Codex Aureus de Lorsch

legu pri klostra katalogo Kodekso de Lorsch el la 12-a jc.

Codex Aureus de Lorsch
Evangeliaroiluminita manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr

La Codex Aureus de Lorsch estas ilustrita evangelia libro, verkita inter 778-820 en la Abatejo Lorsch (Germanio), kie oni menciis ĝin kiel Evangelium scriptum cum auro pictum habens tabulas eburneas en la katalogo de abateja libraro, kompilita en 830. Pro la entenataj oraj paĝoj en la manuskripto kaj ĝia verkejo ĉe Lorsch, ricevis ĝi la nomon Codex Aureus Laurensius. En la 10-11-a jc., la libraro de Lorsch estis unu el la plej bonaj libraroj de la mondo.

En la 16-a jarcento, la manuskripto estis transdonita al Heidelberg, de kie ĝi estis ŝtelita en 1622 dum la tridekjara milito. Oni duonigis la kodekson kaj deŝiris la kovrilpaĝon. La riĉe ilustrita unua duono riĉigis la Migazzi-libraron kaj poste estis vendita al episkopo Ignác Batthyány. Tiu parto nun troveblas en Alba Iulia, Rumanio en la Libraro Batthyaneum. Ĝi servis dum la 1960-aj jaroj kiel garantiaĵo por la rumanaj kreditoj. En 1993 kopiis ĝin la lucerna Faksimile Verlag, kiu rajtas eldoni la kopiaĵojn dum 70 jaroj.

La dua parto de la kodekso troviĝas en la Vatikana libraro. La fronta kovrilpaĝo troveblas en Brita Muzeo, la alia en Muzeo Sacro de Romo.

Eksteraj ligiloj redakti