Cogorno

komunumo de Italio

Cogorno (ligure:Cogörno) estas urbo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 673 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Carasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio).

Cogorno
Cogorno
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco GE Ĝenovo
Geografia situo 44° 20′ N, 9° 21′ O (mapo)44.3333333333339.35Koordinatoj: 44° 20′ N, 9° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 38 m [+]
Areo 9 km²
Loĝantaro 5673 (2023)
Loĝdenso 625 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj San Salvatore, Panesi, Monticelli, Breccanecca
Najbaraj komunumoj Carasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio)
Patrono Laŭrenco de Romo
Festa tago 10-a de aŭgusto
Poŝtkodo 16030
Imposta kodo C826
Kodo laŭ ISTAT 010018
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Laŭrenco de Romo, kies religia memortago, la 10-a de aŭgusto, sekve estas la komunuma festotago.

Laŭ la itala klasifiko por sisma agado, Cogorno estis atribuita al zono 3 kiu signifas, ke la urbo situas en sisme malpli aktiva zono[1].

Historio redakti

La originoj de la urba areo datas de la antaŭromia epoko. Ĝi estis posedata de la sinjoroj de Cogorno, posteuloj de la familio Fieschi, sinjoroj de la proksima komunumo Lavagna. En 1203 la familio Fieschis mem cedis la feŭdon al la Ĝenova Respubliko.

Tre gravis la alianco kun la papoj Inocento la 4-a kaj Hadriano la 5-a, ambaŭ el la Fieska familia branĉo, kio permesis la konstruadon de la samnoma baziliko en la vilaĝo San Salvatore.

Enmigrado redakti

Laŭ la datumoj de la itala statsitka agentejo ISTAT (ĝis la 31-a de decembro 2017), loĝas 264 eksterlandaj civitanoj en Cogorno [2], dividitaj jene laŭ devenlandoj, listigante la plej signifajn ĉeestojn:

Edukado redakti

En San Salvatore troviĝas unu el la plej gravaj lernejoj en la regiono Tigulio kaj Val Fontanabuona: il Villaggio del Ragazzo (la knaba vilaĝo), fondita en 1960 de la sacerdoto Don Nando Negri, estas la plej granda lerneja centro en la valo (infanĝardeno, elementa lernejo, mezlernejo kaj profesia instituto).

Esperanto redakti

En San Salvatore okazis plurjara eksperimento (1983–1988) dum kiu oni instruis Esperanton[3].

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. (it) Ordinanza PCM n. 3274 (20/03/2003)
  2. (it) Cittadini stranieri residenti Arkivigite je 2017-08-06 per la retarkivo Wayback Machine , ISTAT la 31-an de decembro 2017, istat.it. alirite la 14-an de majo 2019.
  3. (en) Study International Language (known as Esperanto) Commission, Interministerial Decree April 29/October 5 1993, Italia ministerio pri edukado, la 22-an de decembro 1993, arkivita Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine la 25-an de februaro 2021

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti