Colatina [kolatina] estas municipo, diocezo, universitata grandurbo de la brazila subŝtato Espirito-Santo.

Colatina
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29700-000 a 29719-999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111 788  (2010) [+]
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 32′ S, 40° 38′ U (mapo)-19.538888888889-40.630833333333Koordinatoj: 19° 32′ S, 40° 38′ U (mapo) [+]
Alto 71 m [+]
Areo 1423,277 km² (14 232 7.7 ha) [+]
Colatina (Brazilo)
Colatina (Brazilo)
DEC
Colatina
Colatina
Situo de Colatina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colatina [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Colatina en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

Colatina situas en sudorienta parto de la lando laŭ la marborda ebenaĵo laŭ la Dolĉa Rivero. La Atlantika marbordo troviĝas 100, Vitória (Espirito-Santo) (subŝtata ĉefurbo) 129, Belo Horizonte 350, Rio-de-Ĵanejro 462, Nova Iguaçu 464, Guarulhos 752, Salvador de Bahio 762, San-Paŭlo (urbo) 764, Campinas 768, Braziljo 879, Goiânia 968, Curitiba 1102, Maceió 1217, Recife 1418, Campo Grande 1466, Porto Alegre 1581, Teresina 1625, Natalo (Brazilo) 1637, São Luís 1934, Belém 2186, Manaus 2789 km.

 
Panoramo en Colatina kun la ponto
 
Nokta vido al la ponto

Historio redakti

En la nuna Colatina alvenis 46 eŭropanoj en 1857, sed poste la indiĝenoj murdis kelkajn el ili, la ceteraj foriris. Tamen la rivero tiris la enmigrantojn, tial oni refondis la vilaĝon. Vilaĝo Colatina estis levita al urbo en 1921. En 1928 la ponto estis konstruita.

Ekonomio redakti

En municipo Colatina la ekonomio baziĝas je raba ekspluatado de lignoj, kultivado de kafoj kaj bredado de brutoj. En la grandurbo oni produktas vestaĵojn kaj tapiŝojn.

Trafiko redakti

Colatina estas konektita per aŭtovojoj kaj havas flughavenon.

Klimato redakti

Colatina situas en seka tropika klimato. Jare pluvas po 895 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter oktobro-januaro pli ofte pluvas, inter julio-aŭgusto nur malofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-30 °C, sed aŭguste tio falas averaĝe al 14 °C.

 
Vido en Colatina

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
La urbo kaj la rivero