Collegium Petrinum

Collegium Petrinum (germane: Bischöfliches Gymnasium Petrinum) estas dioceza gimnazio en Linz, Aŭstrio.

La grava gimnazio episkopa Petrinum en Linz

Historio redakti

La 2an de julio 1896 la konstrulaboroj komenciĝis. La impona strukturo, kiu laŭdire havas preskaŭ mil fenestrojn, enhavas la lernejon kaj la internulejon. La institucio, origine opiniita al estontaj klerikuloj kiel preparejo por futura porpastra seminaria vivo, baldaŭ iĝis unu el la gvidaj lernejoj en Supra Aŭstrio. En 1903 ĝi estis vizitita fare de la imperiestra moŝto Francisko Jozefo la 1-a.

Dum la Unua mondmilito la lernejo estis utiligita kiel porsoldata hospitalo, kiu kaŭzis la konstruon de la tombejo por falintaj militistoj. Post Anschluss en 1938, Hitler planis ŝanĝi la lernejon en teknikan lernejon. Tiuj planoj kaŭzis la interrompon de la studoj ĉe Petrinum, sed neniam estis finfine aranĝitaj. Postmilite komence la Ruĝa armeo okupis la domon kaj regula eduko ne antaŭ la jaro 1946 rekomencitis. La internulejo nun estas fermita; la lernejo estas geinstrua ekde 1993.

Famaj lernintoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petrinum Linz en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo lerneja