Collegium Polonicum
La Collegium Polonicum en Słubice estas komuna internacia esplora kaj eduka institucio de la Eŭropa Universitato Viadrina (EUV) en la urbo Frankfurto ĉe Odro kaj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. La instalo de la institucio decidiĝis en 1992, kaj la unuaj studentoj tie edukiĝis en 1998.
Collegium Polonicum | ||
---|---|---|
lernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1992 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
lando | Pollando | |
urbo | Słubice, Pollando | |
Estraro | ||
gvidanto | administra direktoro Krzysztof Wojciechowski | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 1 500 (2013)[1] | |
retejo | [[1] Oficiala retejo] | |
Studfakoj redakti
Bakalaŭraj kaj magistraj studfakoj:
- nacia sekureco – ankaŭ kiel koresponda studado (en la pola, UAM)
- germanistiko (en la germana, EUV+UAM)
- pola filologio por ne-poloj (en la pola, UAM)
- mediprotekto (en la pola, UAM)
- magistro de arto pri studoj de interkultura komunado (en la germana kaj angla, EUV+UAM)
- magistriga studfako protekto de eŭropaj kulturaj trezoroj (en la germana, EUV)
- magistriga studfako kulturo kaj historio de meza kaj orienta Eŭropo (en la germana, EUV)
- magistro de juro (en la germana kaj pola, EUV+UAM)
Postdiplomaj studfakoj:
- postdiploma studfako pri eŭropaj programoj (en la pola, UAM)
- postdiploma studfako "manaĝerado de homaj fontoj" (angle human resources management, en la pola, UAM)
- postdiploma studfako por komunumaj gvidantoj (en la pola, UAM)
- postdiploma studfako nacia kaj internacia sekureco (en la pola, UAM
Rilatoj al Vikipedio redakti
La 22-an de oktobro 2014 en la "frankfurta placo" antaŭ la kolegia ĉefkonstruaĵo inaŭguriĝas la unua monumento de Vikipedio.[2]
Referencoj redakti
- ↑ informilo de la kolegio, 2013, pole kaj germane
- ↑ http://www.cp.edu.pl/de/public_relations/startsite_news/spalte_4_oben/wikipedia/pomnik-wikipedii/index.html informo pri la inaŭguro de la unua monumento de Vikipedio en la kolegia retejo, jen germane]
Eksteraj ligiloj redakti
- kolegia retejo pole, germane kaj angle