Columbus Crew

futbalklubo en Columbus, Usono

Columbus Crew estas futbalklubo en Columbus, Usono. La unua vira teamo ludas en Granda Ligo Futbala, la plejbona nivelo de futbalo en Usono kaj Kanado. La koloroj de la klubo estas flava kaj nigra.

Columbus Crew SC
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo  Columbus Crew Soccer Club
Kromnomo The Crew (La skipo)
Black and Gold (nigraj kaj oraj)
Fondita  1994
Stadiono  Lower.com Field (ekde julio 2021)
Columbus, Ohio
Kapacito  20.455
Prezidanto  Anthony Precourt
Trejnisto  Wilfried Nancy
Ligo  Granda Ligo Futbala
2023  Orienta Konferenco: 3-a
Entute: 3-a
Finaloj: en progreso
Hejme
Ekstere
vdr

La teamo ekde julio 2021 faras siajn publikajn matĉojn en la stadiono Lower.com Field, kiu tiam ĵus estis finkonstruita. Antaŭe la stadiono Historic Crew de 1999 (kiu de 2015 ĝis 2020 havis sponsoran nomon Mapfre Stadium), la unua en Usono aparte por futbalo konstruita stadiono, gastigis la matĉojn de la unua vira teamo. Nun ĝi daŭre servas kiel hejma stadiono de la dua vira teamo de la klubo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la kluba stadiono Lower.com Field en la enkonduka matĉo la 3-an de julio 2021
 
la antaŭa centra kluba stadiono Historic Crew de 1999, la unua en Usono aparte por futbalo konstruita stadiono