Por samtitola artikolo vidu la paĝon Comayagua (departemento).

Komajagvo (Comayagua) estas la ĉefurbo de departemento Comayagua en Honduro, sur la aŭtovojo al San Pedro Sula, je alteco de 594 metroj super marnivelo. Ĝi situas 80 kilometrojn nordokcidente de la landa ĉefurbo Tegucigalpo. Ĝi havis 152 051 loĝantojn en 2015. La urbo estas konata por ĝia riĉeco de hispana kolonia arkitekturo. La centra placo havas katedralon kun la plej malnova horloĝo en Ameriko.

Comayagua
urbego • urbo • municipo de Honduro
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 144 785  (2013) [+]
Loĝdenso 174 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 27′ N, 87° 38′ U (mapo)14.452766666667-87.637925Koordinatoj: 14° 27′ N, 87° 38′ U (mapo) [+]
Alto 594 m [+]
Areo 834,2 km² (83 420 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Comayagua (Honduro)
Comayagua (Honduro)
DEC
Comayagua
Comayagua
Situo de Comayagua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Comayagua [+]
vdr
La katedralo

Historio redakti

Comayagua estis fondita sub la nomo Santa María de la Nueva Valladolid, fare de konkeranto Alonso de Cáceres laŭ komisio de Francisco de Montejo, Guberniestro de Jukatanio, la 8-an de decembro 1537. De 1540 Comayagua estis la ĉefurbo de la Hondura Provinco de la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo. En 1786 (23-an de decembro) la hispana krono kreis la Intendencejon (Intendencia) de Comayagua, kun Comayagua kiel ĉefurbo, kiu daŭris ĝis 1812. De 1812 ĝis 1814 ĝi estis la ĉefurbo de la Provinco de Comayagua kiam ĝi denove refariĝis ĉefurbo de la Intendencia de Comayagua ĝis 1820.

En 1820, Honduro denove estis nomita la Provinco de Comayagua aŭ Honduro, kun Comayagua kiel sia ĉefurbo. Post sendependeco disde Hispanio, ĝi estis la ĉefurbo de la ŝtato de Honduro en la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko. Post kiam Honduro iĝis memstara respubliko, la ĉefurbo alternis inter Comayagua kaj Tegucigalpo (Comayagua estis favorita de konservativulaj administracioj, kaj Tegucigalpo de liberaluloj), antaŭ ol la ĉefurbo estis permanente establita ĉe Tegucigalpo en 1880.

Vidindaĵoj redakti

En lastaj jaroj Comayagua fariĝas unu el la plej gravaj vidindaĵoj en Honduro. Tio estas dankebla al la Agentejo por teĥnika kunlaboro de Hispanio kaj la hondura Instituto de Antropologio kaj Historio, kiuj ambaŭ kunlaboris en konservado de la historiaj ejoj de la urbo.

En la urbocentro situas la Centra Placo. De tiu strategia punkto oni povas aprezi la katedralon de Comayagua kaj la urbodomo. Ĉirkaŭita per belaj ĝardenoj, la Centra Placo funkcias kiel punkto de referenco de la urbo. En ĝi la loĝantoj kolektiĝas por festi la lokajn festojn kaj koncertojn de marimboj, inter aliaj agadoj.

Dekstre plej antaŭe de la placo situas la Urbodomo, kiu estis rekonstruita kelkfoje. La konstruaĵo estas en novklasika stilo kaj estis konstruita dum la 16-a jarcento.

De la Centra placo oni ankaŭ povas aprezi la ĉefan altiron de la urbo, la Katedralon de Comayagua. Tiu preĝejo estas unu el la plej grandaj preĝejoj konstruitaj dum la kolonia epoko en Honduro. Ĝi estis inaŭgurita la 8-an de decembro 1711.

Aktualaĵoj redakti

En februaro 2012 incendio mortigis pli ol 350 homojn ĉe malliberejo de Comayagua.

Soto Cano Air Base (antaŭe Palmerola Air Base) estas hondura armea instalaĵo situanta malpli ol 16 km de Comayagua. La du mejlojn (3 km) larĝa kaj ses mejlojn (10 km) longa aerbazo estas sidejo de la hondura aerarmea akademio. Usono stacionigas tie Joint Task Force Bravo kun ĉirkaŭ 550 uson-armeaj personoj kaj pli ol 650 usonaj kaj honduraj civiluloj.