Comic Cuts estis brita komiksa gazeto. Ĝi estis kreita de la ĵurnalisto Alfred Harmsworth pere de sia kompanio Amalgamated Press (AP). Ĝi estis publikigita el 1890 al 1953, kaj daŭris 3006 numerojn, kaj en siaj fruaj tagoj inspiris aliajn publikigistojn por produkti rivalajn komiksojn. Ties unua numero estis miksaĵo de represaĵoj el usonaj publikaĵoj.[1] Dum sia vivo, la komikso kuniĝis kun multaj aliaj kiel Golden Penny (1928), Jolly Comic (1939) kaj Larks (1940). Comic Cuts finfine malaperis en Septembro 1953 kiam ĝi estis kunigita kun Knockout.[2] Comic Cuts tenis la rekordon pri la plej multnombraj numeroj de Brita ĉiusemajna komikso dum 46 jaroj, ĝis The Dandy superis ĝin en 1999.

Tiu komikso estis menciita en la verko de G. K. Chesterton de 1905 nome Heretics[3] kaj en la libro de 1910 nome Alarms and Discursions,[4] kaj en linio de la kanto de Cyril Tawney nome Chicken on a Raft - "He's looking at me Comic Cuts again". Ankaŭ en la la sukceso de Clive Dunn de 1971 nome "Grandad" - "Comic Cuts, all different things." La rolulo Annie Twohig aludas al ĝi en la teatraĵo de Lennox Robinson nome "Drama at Inish" ("Annie: I'll stay at home and read a magazine." "Constance: Which magazine?" "Annie: Comic Cuts.").

Notoj redakti

  1. Comic Cuts ĉe britishcomics.com [1] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Januaro 2018.
  2. Comic Cuts ĉe britishcomics.com [2] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 24an de Januaro 2018.
  3. "On Mr. Rudyard Kipling and Making the World Small" el Heretics [3] Alirita la 24an de Januaro 2018.
  4. "The Three Kinds of Men" el Alarms and Discursions [4] Alirita la 24an de Januaro 2018.