Comisiones Obreras

Comisiones Obreras (laŭ Mallongigo CC. OO. ĉar hispane oni duobligas la komencan literon de pluralaj nomoj, signige "Laboristaj Komisionoj") estas konfederacio sindikata de Hispanio, ligita dekomence al la Komunista Partio de Hispanio, sed sendependa el nunaj politikaj partioj.[1] AKtuale ĝi estas la plej granda sindikato de Hispanio, se konsideri la voĉdonojn dum sindikataj elektoj.[2]

Comisiones Obreras
emblemo
laborista sindikato
Komenco 1976 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Unai Sordo Calvo • Ignacio Fernández Toxo • José María Fidalgo • Antonio Gutiérrez Vegara • Marcelino Camacho vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi ekĝermis dum kontraŭleĝaj laboristaj konfliktoj organizitaj dum la 1960-aj jaroj en Asturio, Katalunio, Madrido kaj la eŭskaj provincoj Gipuzkoa kaj Biskajo. Tiam ili estis impulsitaj de la komunisma partio kaj de laborismaj kristanaj organizoj.

Notoj redakti

  1. http://www.ccoo.es/csccoo/menu.do?Conoce_CCOO:Breve_historia Arkivigite je 2009-02-18 per la retarkivo Wayback Machine CC. OO. Breve historia, 2007, 01.03.2009, konsultita la 01/03/2009
  2. http://www.ccoo.es/csccoo/menu.do?Inicio%3A134697 Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Los responsables de organización impulsan el liderazgo de CC. OO. en las elecciones sindicales, 2011, konsultita la 03/03/2011.