Compay Segundo [kom-PAJ se-GUN-do] (naskiĝis la 18-an de novembro 1907, mortis la 14-an de julio 2003) estis kuba muzikisto kaj kantisto. Lia reala nomo estis Francisco REPILADO.

Compay Segundo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1907 (1907-11-18)
en Santiago de Kubo
Morto 13-an de julio 2003 (2003-07-13) (95-jaraĝa)
en Havano
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Santa Ifigenia Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponistokantistogitaristokantoverkisto
vdr
Compay Segundo

Naskiĝinte en Santiago de Cuba, li kiel knabo lernis ludi gitaron kaj klarneton. En la jaro 1934 Nico Saquito engaĝas lin en Havano. En 1948, li kune kun Lorenzo Hierrezuelo fondas la duopon Los Compadres ("La amikoj"), kiu rapide famiĝis, sed komence nur en Kubo. Dum tiu ĉi tempo, li ricevis sian pseŭdonimon: Compay (laŭ la hispana vorto compadre) kaj Segundo (hispane dua), ĉar li ĉiam kantis la duan voĉon.

En la jaro 1955 Segundo pro kvereloj disiĝis de sia partnero, eklaboris ĉe cigarproduktisto kaj forlasis sian muzikan karieron. Nur en 1970 li revenis al la muziko, ludante mem-inventitan gitaron kun sep kordoj, armónico. En 1989 li vojaĝis al Usono, kie li prezentis sian novan kanton Chan Chan kaj produktis sondiskon.

Mondfamon li akiris en 1997: Wim Wenders faris la filmon Buena Vista Social Club, kaj Segundo (apud Ry Cooder) ricevis ĉefrolon. Kun eksterordinara sukceso li en la aĝo de 90 jaroj fariĝis stelulon! Malgraŭ sia aĝo, li ne ĉesis fumi tabakon kaj trinki rumon.

La 14-an de julio 2003 Compay Segundo - sekve de rena malsano - mortis en Havano. Hazarde, post tri tagoj, mortis alia stelulo de kuba muziko, Celia Cruz.