Compton (Kalifornio)

urbo en Kalifornio, Usono


Compton estas urbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 95 740 loĝantoj sur areo de 26,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 654 loĝantoj/km².

Compton
urbo de Usono • ĉarta urbo en Kalifornio
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 95 740  (2020) [+]
Loĝdenso 3 654 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 54′ N, 118° 14′ U (mapo)33.896666666667-118.225Koordinatoj: 33° 54′ N, 118° 14′ U (mapo) [+]
Alto 69 m [+]
Areo 26,2 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Compton (Kalifornio)
Compton (Kalifornio)
DEC
Compton
Compton
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Compton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Compton, California [+]
vdr

Geografio redakti

Compton situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.

Historio redakti

En 1784 la hispana reĝo donacis grandan kampon al fidela hispano. Post 1848 norda Kalifornio apartenis al Usono. En 1867 usona grupo alvenis kun ĉefo Griffith D. Compton. Li donacis areon por fondi urbeton, kiu okazis en 1888. En la 1920-aj jaroj flughaveno kaj gimnazio ekfunkciis. En 1933 granda sismo okazis, poste precipe malriĉaj afrik-usonanoj alvenis.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Compton baziĝas sur komercado. En la urbo precipe laboristoj loĝas. Nepre menciindas en la urbo la krimo, bandoj minacas la loĝantaron.

 
Ĉeflernejo en Compton

Trafiko redakti

Compton havas malgrandan flughavenon, dume oni ofte uzas la proksimajn internaciajn flughavenojn en Los-Anĝeleso kaj Long Beach. Aŭtovojoj disponigas aliron al cellokoj ĉie en la regiono. La metroo Blua Linio trairas la urbon.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti