Contenda ([kon.'ten.da]), esperantigeble kiel Kontendo, estas brazila municipo de la subŝtato Paranao, parto de la metropola regiono de Kuritibo, la ĉefurbo de la subŝtato. Ĝi okupas areon de 344,8 km² en la plej sudokcidenta parto de tiu regiono, kaj havas 15.892 loĝantoj laŭ censo de 2010[1].

Contenda
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Contenda
Deveno de nomo: rivereto Contenda
Kromnomo: Ĉefurbo de la Terpomoj
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Flago de Paranao Paranao
Mezoregiono Curitiba
Situo 1-a Altebenaĵo de Kuritibo
 - alteco 878,17 m s. m.
 - koordinatoj 25° 40′ 33″ S 49° 32′ 06″ U / 25.67583 °S, 49.53500 °U / -25.67583; -49.53500 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 878,17 m s. m.
Areo 344,758 km² (34 475,8 ha)
Loĝantaro 15 892 (2010)
Denseco 46,1 loĝ./km²
Fondita 1951
Dato la 14-a de novembro
Municipestro Antonio Adamir Digner (2021–2024)
Horzono UTC (UTC-3)
Areo-kodo 4106209
Situo de Contenda en Paranao
Situo de Contenda en Paranao
Situo de Contenda en Paranao
Situo de Contenda en Brazilo
Situo de Contenda en Brazilo
Situo de Contenda en Brazilo
Vikimedia Komunejo: Contenda
Retpaĝo: www.contenda.pr.gov.br

Ĝi estis konata antaŭ kelke da jaroj kiel "ĉefurbo de la terpomoj".

La ĉefaj kvartaloj de la urbeto estas Catanduvas do Sul, Campestre, São João kaj Serrinha.

Etimologio redakti

De geografia deveno, la nomo de la municipo rilatas al la rivereto Contenda, kiu trafluas la municipan teritorion. Contenda, en la portugala, signifas "disputo" au "batalo": tiu nomo verŝajne originis pro disputo koncerne la proprieton de terenoj laŭlonge de la rivereto.

Oni ekuzis tiun nomon de la fino de la 19-a jarcento.

Historio redakti

La regiono de Contenda estis okupata ekde la mezo de la 18-a jarcento, post la atribuado de terenaj koncesioj. Ĉirkaŭ 1772, João Pereira Braga kaj ties edzino, Josefa Gonçalves da Silva, mastroj de vastaj areoj en la paroĥo Santo Antonio da Lapa, aŭ simple Lapa, postlasis al sia filo, la pastro João da Silva Reis, larĝan kamparan proprieton, kiu inkluzivis bestaron kaj produktantan plantejon de maizo kaj fazeolo, krom tri sklavoj. La pastro, tiam laboranta en São José dos Pinhais, celante resti pli proksime de sia bieno, petis translokigon al la paroĥo kaj fariĝis ties unua paroĥestro.

Iom poste la pastro vendis parton de siaj terenoj al João da Cruz, kiu establiĝis en tiu regiono. João da Cruz fariĝis la unua granda proprietulo pri terenoj en la regiono post la atribuado de terenaj koncesioj. Li estis la prapatro de plurmembra familio, patro de Amélia Nepomuceno, edziniĝinta kun Bertoldo Nepomuceno, kaj de Abílio de Souza Pinto. De Amélia, João da Cruz havis kiel nepojn Bento, Francisco, Ermelino, Antônio, Emílio, Placidina e Sebastião Nepomuceno Pinto. De Abílio de Souza Pinto kaj ties edzino naskiĝis: João, Francisca, edziniĝinta kun Frederico Good Sobrinho, kaj Juvêncio de Camargo e Souza, edziĝinta kun Lusia Cordeiro.

Kiam jam ekestis malgranda vilaĝeto, alvenis João Soares Franco kaj ties frato Constantino Soares da Silva, kiuj pro sia laboro, politika emo kaj gvidpovo grave kontribuis al la socia kaj ekonomia fortigo de la loko. Oni atribuas al tiuj fratoj la fondon de la vilaĝeto, tamen aliaj fontoj atestas, ke ĝi devenas de la enmigrado de poloj kaj germanoj, kaj ankaŭ aliaj de ukrainoj kaj poloj.

Grava evento por la konsistigo de la vilaĝeto Contenda estis la plibonigo de la Vojo de la Imperiestro (portugale Estrada do Imperador), kiu ricevis tiun nomon post la vizito, en 1880, de la tiama brazila imperiestro, D. Petro la 2-a, al la urbo Lapa. Tiu vojo, tiam konata kiel Vojo de la Arbaro (portugale Estrada da Mata), estis tute malbonstata por la trafiko antaŭ ol la veno de la imperiestro, kaj ĝia plibonigo estis permesata de la imperiestro mem, kiu celis tiutempe koni la paranaajn terojn.

En 1878 la inĝeniero Walter Joslin, kune kun sia bobofrato Jaimes Good, ekigis la laborojn por plibonigi la vojon. Tiutempe loĝis en la najbarejo, krom João Cruz, ankaŭ la familio de Manduca Padilha kaj Moreira Pinto. Iom poste alvenis la panfaristo Pedro Mildemberger.

Kiam Lapa fariĝis paroĥo, oni parolis pri la nuntempa municipa teritorio ne kiel Contenda, tamen kiel Lagoa das Almas (esperante "Lago de la Animoj"): "...oni ĝin fondis je la 13-a de junio 1769. Ĝia patrono estas la sr-o Sankta Antono, al kiu sin dediĉas ĝia unua Preĝejo. Komenciĝas ĝia limo de la Rivereto nomata Izabel Alz'q, kaj troviĝas che la Lago de la Animoj (portugale Lagoa das Almas)...". Ankaŭ en la priskribo de la vojaĝo de la imperiestro Petro la 2-a al Paranao, farita de Sebastião Ferrarini, oni legas, ke "...la sola incidento okazinta dum la vojaĝo tra Paranao estis kiam, dum la trairo en Lagoa das Almas (en la 2-a de majo 1880), rulfalis veturilo, falante sur la koĉero".

En 1895 germanaj kaj polaj koloniistoj fondis proksime de la Rivero Iguaçu la kolonian centron Contenda. Iom post la fondiĝo la kolonio Contenda fariĝis administra distrikto de la municipo Lapa. Romário Martins atestas, ke " ...en 1932 la distrikto havis 15.000 loĝantoj, estis prospera kaj celis fariĝi memstara municipo".

La Subŝtata Leĝo nr-o 790, de la 14-a de novembro 1951, sankciita de la subŝtatestro Bento Munhoz da Rocha Netto, kreis la municipon Contenda, per teritorio formembrigita de la municipo Lapa. La oficiala instalo okazis en la 14-a de decembro 1952. La unua municipa urbestro estis la sr-o Estanislau Szcqypior.

Referencoj redakti

  1. IBGE (2010). [http://www.censo2010.ibge.gov.br Censo 2010] (HTML). Alirita 2 de aŭgusto 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti