Cool'n'Quiet - teknologio far AMD. La teknologio celas plimalmultigi radiantan varmecon de procesoro. La teknologio similas al PowerNow kaj SpeedStep. Plimalvarmigo per Cool'n'Quiet estas atingita per malmultigo de koeficiento de procesora frekvenco kaj ties tension. Produktanto elektas por siaj procesoroj kelkajn punktojn (Power States, P-States). Ĉiu punkto havas certan tension kaj koeficienton. Ekz AMD Athlon 643800+ havas 5 punktojn:

  • Max P-State: frekvenco 2,4 GHz, tensio 1,5 V, maksimuma uzata kurento 57,4 A, varmoproduktado (Termal Design Power (TDP)) 89 W.
  • Intermediate P-State 1: 2,2 GHz, 1,4 V, 49,4 A, 72 W.
  • Intermediate P-State 2: 2 GHz, 1,3 V, 38,5 A, 53 W.
  • Intermediate P-State 3: 1,8 GHz, 1,2 V, 30,1 A, 39 W.
  • Min P-State: 1 GHz, 1,1 V, 17,4 A, 22 W.

Max P-State - estas maksimuma kalkulpovo de procesoro, sed se laŭ tasko, la maksimumeco ne estas bezonata, operaciumo mem elektas taŭgan povumpunkton. La ŝanĝoj de povumpunktoj povas atingi centon dun sekundo, tamen tute ne rimarkinte al uzanto. Kvanto de P-States dependas de procesoro. Ekz AMD Athlon 643800+ havas 5 punktojn, AMD Sempron3100+ - 2 punktojn (1.8 MHz, 89 W; 1 GHz, 22 W) kaj AMD Mobile AthlonXP - atingas 9 punktojn. Por realigi la teknologion ĝin devas subteni ĉefbordo kaj operaciumo. La teknologio radikas al esploroj kaj licencoj far Transmeta.