Cork

urbo en Respubliko Irlando

Korko (irlande Corcaigh, angle Cork [kork]) estas irlanda urbo en Graflando Cork ĉe la suda marbordo de la insulo. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la respubliko, post Dublino.

Cork
Fotomontaĵo
urbo • administrative city in the Republic of Ireland • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo T12, T21 and T23
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 222 333  (2022) [+]
Loĝdenso 5 961 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 54′ N, 8° 28′ U (mapo)51.9-8.4730555555556Koordinatoj: 51° 54′ N, 8° 28′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 37,3 km² (3 730 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Cork (Irlando)
Cork (Irlando)
DEC
Cork
Cork
Situo de Cork

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cork (city) [+]
vdr

Ĝi situas preskaŭ ĉe la bordo de la Kelta Maro, al kiu ĝin ligas rivero Lee. La rivero dispartigas la urbon kaj mem dispartiĝas, formante insuleton, kiu konsistigas gravan parton de la urbocentro. Cork posedas marhavenon ne sensignifan, en la proksima setlejo Cobh.

  • Alto: marnivelo
  • Areo: 36,3 km²
  • Loĝantaro (2006): 119 418[1]

Ĉar la ĉefurbo Dublino kvazaŭ ĉiam estis sub domina politika kaj kultura influo angla, multaj Cork-anoj konsideras sian urbon la vera kultura ĉefurbo de la lando.

Ponto de Patriko en Cork

Historio redakti

Cork ĉiam estis konsiderata ribela urbo, de la vikinga tempo ĝis ĝiaj lastaj okupantoj anglaj, kiuj nomis la urbon kaj ĝian ĉirkaŭan teritorion the Rebel County (= la ribela graflando). La origino de tiu nomo estas ribelo kontraŭ Henriko la 7-a, en kiu helpis anoj de Cork.

La urbo havas sufiĉe malnovan originon; certaj spuroj de ĝia ekzisto estas de antaŭ 800 jaroj, kiam ĝi aperis sur reĝaj mapoj konfirmitaj de Johano Senlanda en 1185. Kredeble ĝi estis fondita kiel monaĥeja komplekso de s-ta Finbar; laŭ legendo en la jaro 606.

Dum la sekvaj jarcentoj okazadis atakoj de vikingoj kaj skandinavianoj, kiuj kaŭzis detruojn kaj rekonstruojn de la urbo ĝis la fina konstruo de urbodefenda muro, de kiu ankoraŭ restas multaj partoj kaj la centra pordego.

Ankaŭ en la moderna historio Cork havis elstaran rolon. Michael Collins devenis el ĝia distrikto, kiu estis ankaŭ bastiono de IRA dum la Irlanda Milito de Sendependeco kaj centro de tiuj, kiuj kontraŭis la anglan-irlandan traktaton dum la enlanda milito de 1922.

Urbonomo redakti

La angla nomo de la urbo deriviĝas de la gaela formo Corcaigh, kiu laŭlitere signifas "marĉejo" kaj rilatas al la situo ĉe rivero Lee. Male al aliaj urbonomoj tiu nomo estis de la angloj nek tradukita nek prononce adaptita, sed simple kripligita.

Elstaruloj kun rilato al Cork redakti

Urboĝemelecoj redakti

En 2005 Cork estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Esperanto redakti

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto en Cork naskiĝis James Charles O'Connor.

Referencoj redakti