Cornago [korNAgo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

Cornago
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26526
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 304  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 2° 6′ U (mapo)42.065555555556-2.0944444444444 [+]
Alto 750 m [+]
Areo 80,54 km² (8 054 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cornago (Provinco Rioĥo)
Cornago (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Cornago
Cornago (Hispanio)
Cornago (Hispanio)
DEC
Situo de Cornago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cornago [+]
vdr
La municipa teritorio de Cornago, en la sudoriento de la regiono.

Geografio redakti

Cornago estas en montara areo sur la supra valo de la rivero Linares ene de la montaro Alcarama, lime kun la provinco Sorio sude. Norde estas la montaro Peñalosa. La plej altaj altitudoj estas en Nevera kun 1366 m.s.m., en Cabeza de la Hoya kun 1349 m.s.m., kaj en Alto de los Tres Mojones. Cornago estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-283, kiu komunikas oriente kun Igea kaj norde kun Villarroya.

La areo estas tre senarbarigita, La forsta teritorio de Cornago estas tre degradita. La areo kun arboj estas nur de 712 ha, nome la 9% de la totala areo, el kiuj 57% estas de homfarita rearbarigado. Ankaŭ la agrikulturaj terasoj estas tre abandonitaj. Estas submunicipo Valdeperillo.

Historio redakti

 
La kastelo.
 
La kastelo kaj la preĝejo.

Ŝajne la areo estis konkerita el islamanoj en la 9-a jarcento kaj restis avangarda kaj lima loko dum tri jarcentoj ĝis la kristana konkero de la arabaj regnoj de Tudela kaj Zaragoza (1118). Poste la areo restis kiel limo inter la regnoj Kastilio, Navaro kaj Aragono, pro kio oni rekonstruis kastelon komence de la 13-a jarcento, eble dum la regado de la reĝo Fernando la 3-a. Henriko la 2-a donis Cornago-n al sia fidela servisto, aragona Juan Martínez de Luna la 3-a, kaj ĝi poste estis posedo de lia posteulo Álvaro de Luna. Tiukadre la reĝo Johano havigis rajtojn al la lokanoj de Cornago en 1445, kio estis konfirmita de Henriko la 4-a. Kun la politika unuigo en tempo de la Katolikaj Gereĝoj la kastelo perdis gravon, sed ankoraŭ ĝi estis uzita en postaj konfliktoj. En 1813 la kastelo iĝis tombejo kio iom helpis al ties konservado unuflanke, sed ankaŭ al malrespekto de la iama konstruaĵo.

En la 19-a jarcento estis tekstila industrio, sed ties fino kaj la mekanizado de la agrikulturo kondukis al senloĝigado. La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Cornago, kie oni malaltiĝis el 1 994 en 1920-aj jaroj ĝis nunaj 322.

Aktualo redakti

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo, sep ermitejoj (el kiuj plej parto en ruinoj), la palaco de Baroja, ruinoj de konvento, sulfurfontoj je 5 km, iknitoj, naturaj lokoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti