Cornelis JETSES (Groningen, 23-an de junio 1873 - Wassenaar, 9-an de junio 1955) estis nederlanda ilustristo. Jetses antaŭ ĉio konatiĝis pro siaj detalaj ilustraĵoj en lernejaj libroj, lernejaj bildoj kaj historiaj desegnaĵoj. Li ankaŭ laboris kiel desegnisto de bindaĵoj.

Cornelis Jetses
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1873 (1873-06-23)
en Groningen
Morto 9-an de junio 1955 (1955-06-09) (81-jaraĝa)
en Wassenaar
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo ilustristo • cover artist • pentristo • gravuristo • poster artist
vdr

Li naskiĝis en malriĉula kvartalo en Groningen kaj jam en juna aĝo montriĝis ke li havis talenton por desegni. Ekde aĝo de dektri li vespere sekvis lecionojn pri desegnado, dumtage li laboris en litografiejo.

Cornelis Jetses en 1899 edziĝis de Albertina Holkamp. Ilia filino Everdina naskiĝis en 1900. Ili loĝis en Bremen, Zeist, Scheveningen kaj Wassenaar. Albertina mortis en 1939. Jetses mortis en 1955 kaj estis entombigita en la vilaĝa kirko de Wassenaar.

Eksteraj ligiloj redakti