Coronación (Kronigo) estas la unua romano de la ĉilia verkisto José Donoso, publikigita en 1957 fare de la eldonejo Nascimento. Ĝi estis foje republikigita kaj adaptita al teatro kaj eĉ al kino fare de la meksika Sergio Olhovich (1976) kaj de la ĉilia Silvio Caiozzi (2000) en samnoma filmo.

Coronación
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Donoso
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1957
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

"Misiá" Elisa Grey de Abalos estas freneza naŭdekjarulino kiu akuzas ĉiujn je malvirtoj kaj maldecaĵoj kaj fanfaronemas pri si mem. Nur juna Estela pacigas ŝin. Don Andresito, nepo de "misiá" Elisa, estas febla maljunulo, kiu akkomprenas emocie, ke li estas enamiĝinta de Estela; lia vivo ĝis tiam banala, nun nuanciĝas per malespera dramismo pro la angoro de la malakcepto.

Estela flirtas kun Mario, malriĉa laboristo kiu maldungiĝas por foriri kun sia pli agca frato René cele al vivo pli aventurema kaj prospera. René fuĝas de malaminda Dora denove graveda, dum Mario fuĝas el mizero kaj gravedo de Estela. Sed René estas malsukcesulo kaj ili revenas al Santiago.

Don Andresito, konsilita de sia amiko, la kuracisto Carlos, serĉas Mario por edzinigi Estela. René kaj Mario planas ŝteli la argentaĵojn pere de Estela dum la datreveno de "misiá" Elisa; sed neniu venis al festo kaj nur du maljunaj servistinoj "kronigas" na "misiá" Elisa. Dume Estela distras don Andresito por ebligi la ŝteladon, sed laciĝas, denoncas siajn kolegojn kaj la ŝtelo malsukcesas. Don Andresito ŝajnigas heredon de la avina frenezo antaŭ Carlos por ne akcepti la realon de la malakcepto fare de Estela.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La romano estas strukturita en tri partoj: "El regalo" (La donaco), "Ausencias" (Forestoj) kaj "La coronación" (La kronigo). La etoso estas ege dekadenca kun roluloj malsukcesaj kaj frustraciaj, el kiuj elstaras "misiá" Elisa.

Temas pri romano pri malfeliĉo, malkontentigo en la banaleco kaj en soleco, amomanko kaj malsukceso en komunikado (don Andresito) kaj pri malriĉego kiel socia kadro de la tragedio (René, Mario, Estela).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Coronación (novela) en la hispana Vikipedio.