Corso DONATI estis estro de la Nigraj Gelfoj en Florenco fine de la 13-a kaj komence de la 14-a jarcento.

La du turoj de Corso Donati en Florenco.

En literaturo redakti

Li aperas studita elstare en kelkaj tiutempaj historioj: nome en la verko de Niccolò Machiavelli nome Historio de Florenco, en la Nuova Cronica de Giovanni Villani, kaj en la Cronica delle cose occorrenti ne' tempi suoi de Dino Compagni.

Dante en sia Dia Komedio, kiu estis verkita post la morto de Donati sed okazas antaŭ ĝi en 1300, inkludas scenon en kiu la frato de Corso nome Forese nerekte priskribas Corso kiel “tiu kiu portas la plej grandan kulpon” pro la falo de Florenco kaj antaŭvidas ke li estas trenita de besto en la inferon.[1] En la Dia Komedio, la frtino de Corso nome Piccarda estas la unua persono kiun Dante trafas en Paradizo. Corso Donati estas ankaŭ la temo de teatraĵo de la verkisto de la 19a jarcento nome Carlo Marenco, kiu estis inspirita de la verkoj de Dante.

Referencoj redakti

  1. Purgatorio XXIV 79–87. Tiu kanto ne mencias Corso laŭnome, sed li estas menciita kiel temo en la resumoj de la kanto kaj el The Princeton Dante Project Arkivigite je 2019-04-29 per la retarkivo Wayback Machine kaj ĉe la Harvard Classics eldono de Dante.