Cortébert

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cortébert (stacidomo).


Cortébert estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 703 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Cortébert
Blazono de Cortébert
Blazono de Cortébert
Blazono de Cortébert
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 574863 / 226646 (mapo)47.1902777777787.1069444444445Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 6′ O; CH1903: 574863 / 226646 (mapo)
Nombro de loĝantoj 703
Areo 14,78 km²
Alteco 680 m super marnivelo
Poŝtkodo 2607
Komunumkodo 0433
Mapo de Cortébert
Mapo de Cortébert
Mapo de Cortébert
vdr

Geografio redakti

Cortébert situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo Cortébert konsistas el la vilaĝo en la valo de la rivero Suze kaj la vilaĝeto Prés de Cortébert sur alteco de 1140 m s.m. en la sudo de la komunumo sur la suda montoĉeno de la Ĵurasa Montaro, kie situas montara lernejo, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,78 km², de kiuj 47,6% estas kovritaj de arbaro, 49,1% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cortébert limas en nordo al Mont-Tramelan, en oriento al Corgémont, en sudo al Nods, kaj en okcidento al Courtelary.

Trafiko redakti

Tra Cortébert pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 7 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cortébert datiĝas el la jaro 1178 kiel Cortaibert. Dum mezepoko la komunumo apartenis al la Senjorujo Erguel de la Episkopejo Bazelo. En la jaro 1530 pro la premo de Bielo en Corgémont, al kies paroĥo Cortébert apartenis, estis trudita la reformacio.[3] De 1797 ĝis 1815 Cortébert kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Cortébert voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti