Coscurita

municipo en Hispanio

Coscurita [koskuRIta] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Coscurita
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42216
Demografio
Loĝantaro 66  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 2° 29′ U (mapo)41.434722222222-2.4755555555556Koordinatoj: 41° 26′ N, 2° 29′ U (mapo) [+]
Alto 964 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Coscurita (Provinco Sorio)
Coscurita (Provinco Sorio)
DEC
Coscurita
Coscurita
Situo de Coscurita
Coscurita (Hispanio)
Coscurita (Hispanio)
DEC
Coscurita
Coscurita
Situo de Coscurita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coscurita [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
 
Loko de Coscurita en la provinco Sorio.
 
Preĝejo de Sankta Marteno en Bordejé.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 54,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 700 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 43 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Almazán, Viana de Duero, Nepas, Escabosa de Almazán, Frechilla de Almazán, Soliedra, Adradas kaj Morón de Almazán. Ĝi enhavas la loĝlokojn Bordejé, Centenera, Coscurita, Neguillas kaj Villalba.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Bordejé, Centenera del Campo, Neguillas kaj Villalba.

Ĝi havis fervojan stacion el 1895 ĝis 1985.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti