Cottens FR

komunumo de Svislando
- La mallongigo FR en Cottens FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cottens.

Cottens estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Cottens
Blazono de Cottens
Blazono de Cottens
Blazono de Cottens
Cottens
Cottens
Cottens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 45′ 2″ N 7° 1′ 59″ O / 46.75056 °N, 7.03306 °O / 46.75056; 7.03306 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 2″ N 7° 1′ 59″ O / 46.75056 °N, 7.03306 °O / 46.75056; 7.03306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1323
Areo 4,97 km²
Alteco 713 m super marnivelo
Poŝtkodo 1741
Komunumkodo 2186
Mapo de Cottens
Mapo de Cottens
Mapo de Cottens
vdr

Geografio redakti

Cottens situas en la Friburga Mezlando, 12 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. En sudoriento la komunuman limon formas la rivero Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cottens, la nova loĝkvartalo Le Bimont, la setlejoj Les Rialets kaj Le Grassu, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,97 km², de kiuj 17,3% estas kovritaj de arbaro, 69,8% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cottens limas en nordo al La Brillaz, en nordoriento al Neyruz, en oriento al Hautrive, en sudokcidento al Farvagny, en sudo kaj okcidento al Autigny.

Trafiko redakti

Tra Cottens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn nordoriente de la komunumo sude de Friburgo. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Romont la komunumo estas konktita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cottens datiĝas el la jaro 1138 kiel Cotens. Dum mezepoko Cottens supozeble apartenis al la Senjorujo Arconciel. Ek de la 12-a jarcento estis menciita nobela familio de Cottens kaj kadre de biena divido en la jaro 1218 la bienoj en Cottens apartenis al la Grafo Berĥtoldo de Neŭŝatelo. Poste la Monaĥejo Hauterive posedis bienojn en Cottens. En la jaro 1442 Cottnes estis integrita al la Malonva Kamparo de Friburgo sub la Novurba Flago. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1748 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, kaj tiam ĝi surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti