Cotton MATHER (naskita je la 12-a de februaro 1663 en Bostono, mortinta tie je la 13-a de februaro 1728) estis politike tre influa puritano en la britaj kolonioj en Norda Ameriko. Oni povus nomi lin usonano, se Usono tiam jam ekzistus.

Cotton Mather
Persona informo
Cotton Mather
Naskiĝo 12-an de februaro 1663 (1663-02-12)
en Bostono
Morto 13-an de februaro 1728 (1728-02-13) (65-jaraĝa)
en Bostono
Tombo Copp's Hill Burying Ground vd
Religio Kalvinismo • Congregationalism in the United States vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de GlasgovoUniversitato Harvard • Harvard College • Bostona Latina Lernejo vd
Subskribo Cotton Mather
Familio
Patro Increase Mather vd
Patrino Maria Cotton vd
Gefratoj Elizabeth Mather vd
Edz(in)o Elizabeth Mather vd
Infanoj Samuel Mather vd
Profesio
Okupo pastro • historiisto • teologo • verkisto • pamphleteer vd
Laborkampo pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Increase Mather, nepo de John Cotton kaj Richard Mather. Lia patra avo finstudis en Oksfordo kaj en 1635 translokiĝis al Nov-Anglio, al Bostono (li verkis libron pri la vojaĝo). La avo setlis en Dorchester kaj laboris kiel pastro. Lia filo – Increase – diplomiĝis jam en la aĝo de 17 jaroj en Harvardo, poste en Dublino. Increase estis rektoro de Harvardo inter 1685 kaj 1701.

Cotton Mather en aĝo de 12 jaroj ekstudis en Harvardo. Tiam li jam legis kaj skribis latine, greke. Li transprenis la diplomon en 1678 (15 jarojn aĝa) el mano de sia patro.

Ĉar li havis komence elparolajn problemojn, li orientiĝis ankaŭ al kuracado, sed iu amiko helpis lin regi la parolproblemojn per malrapida kaj pripensita elparolo. Li predikis unuafoje en aŭgusto de 1680, en preĝejo de sia patro. Oni ordinis lin oficiale en 1685, poste li laboris kun la patro.

Li verkis pli ol 450 librojn kaj aliajn eldonaĵojn kaj havis grandan influon al la filoj kaj nepoj de puritanoj elmigrintaj el Anglio. Li predikis severan, fundamentisman puritanismon kaj kontribuis prepari la postan memkomprenon de Usono kiel "elektita popolo".

Kelkaj el liaj pensoj antaŭis lian epokon: li proponis, ke la instruisto ne punu, sed laŭdu la lernantojn. Li proponis, ke la kuracisto eĉ okupiĝu pri la spirita stato de la malsanulo. Mather ankaŭ fondis asociojn por publikaj taskoj.

En sorĉistinaj procesoj Mather defendis la vidpunkton, ke persono estas respondeca pri ĉio, kion ĝi faras en sonĝo aŭ vizio de alia persono.

Sur la kampo de biologio Mather laboris pri kultivado de plantoj, observante, ke diversaj specoj de maizo kruciĝas, se ili kreskas tiel proksime, ke vento de unu speco atingas la alian. Li estis por preventa vakcinado kontraŭ variolo. Kiam li vakcinigis sian filon kaj tiu preskaŭ mortis, la komunumo ekkoleris.

Kiel puritano Mather estis verva kontraŭulo de la kvakeroj. Kiam la kvakera gvidanto William Penn migris al Norda Ameriko, Mather skribis en letero:

"Nun surmaras ŝipo, nomata Welcome, kiu enhavas cent aŭ pli de la pereigemaj herezuloj, kiujn oni nomas kvakeroj, gvidataj de W. Penn, la ĉefa fiulo. La Supera Kortumo tial solene ordonis al majstro Malachi de brigo Porpoise, lerte intercepti tiun Welcome kaj kapti la menciitan Penn kun lia sendia anaro, por ke la Sinjoro estu glorata kaj ne mokata sur la grundo de tiu ĉi nova lando per la idolservo de tiuj homoj. Granda profito venos el la vendo de la tuta ularo al Barbado, kie oni bone pagas sklavojn per rumo kaj sukero. Tiel ni faros ne nur servon al la Sinjoro, sed ankaŭ grandan utilon al liaj guberniestro kaj popolo."

Post la detronigo de la brita reĝo James la 2-a Mather kungvidis ribelon kontraŭ ties Nov-Anglia guberniestro.

Li edziĝis trifoje kaj havis entute 15 gefilojn.

Gravaj verkoj redakti

  • Magnalia Christi Americana (1702)
  • Manuductio ad Ministerium (1726)