Count Basie (fakte William Allen Basie; * 21-an de aŭgusto 1904 en Red Bank, Nov-Ĵerzejo; † 26-a de aprilo 1984 en Holivudo (Florido)) estis nigrusona ĵazpianisto, orgenisto, komponisto kaj fama bandestro de svingmuziko. Basie direktis preskaŭ 50 jarojn la Count Basie Orchestra, kiu famigis multajn muzikistojn kiel la tenorsaksofonistojn Lester Young kaj Herschel Evans, la trumpetistojn Buck Clayton kaj Sweets Edison samkiel la kantistojn Jimmy Rushing kaj Joe Williams. La rekonigaj kantoj de Count Basie estis One O’Clock Jump kaj April in Paris.

Count Basie
Persona informo
Naskonomo William James Basie
Aliaj nomoj Count Basie
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1904 (1904-08-21)
en Red Bank
Morto 26-an de aprilo 1984 (1984-04-26) (79-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo pankreata kancero
Tombo Pinelawn Memorial Park
Lingvoj angla
Loĝloko Red Bank • Harlemo
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Catherine Basie
Okupo
Okupo pianistobandestrodirigentokomponisto • aŭtobiografo • aktoro • ĵazmuzikisto • kantoverkistoorgenisto
vdr
Count Basie dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. 1947.
Fotog de William P. Gottlieb.

Vivo redakti

Junaĝo redakti

William Basie naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1904. Lia patro, Harvey Lee Basie, laboris kiel kaleŝisto kaj domzorgisto por juristo, lia patrino nomiĝis Lilly Ann Childs Basie. Lia frato, ok jarojn pli aĝa ol li mem, mortis kiam Basie ankoraŭ estis infanaĝa. Lia patro ludis melofonon, iaspecan kornon; sian unuan piano-instruon li ricevis de sia patrino ĉe la hejma piano. Poste Basie sekvis pianolecionojn ĉe „Miss Vandevere“. Lian pianludon influis la tri monatojn pli aĝa Thomas „Fats“ Waller, kiun li meze de la 1920-aj jaroj regule vizitis en Lincoln Theatre en Harlemo, kie Waller akompanis silentfilmojn ĉe la Wurlitzer-orgeno. Waller igis ludi Basie unue la pedalaron kaj pluinstrukciis lin poste al filmakompanado, ĝis kiam li dumtempe lasis sin anstataŭi de li, dum kiam li kartludis (Pinochle). Waller klarigis al li iom post iom la dispartigon de kolordona akompano kaj liberan temo-prilaboradon sur du manualoj same kiel la haltojn.[1] Kiel junulo li anstataŭis en „Palace Theater“ en Red Bank, por kromgajni iomete. Kiam iavespere la pianisto de la teatro ne aperis, Basie estis senhezite metita antaŭ la piano, kaj ekde tiam li fone muzikis dum silentfilmoj.

Kariero redakti

Plurajn jarojn juna Bill Basie, kiel li tiam estis nomata, vagadis tra la varieteo kiel solisto, je la flanko de blusokantistoj, ekz. Gonzelle White kaj teatrogrupoj (T.O.B.A). En 1928 li aliĝis al „Blue Devils“ Walter Page, kaj en la sekva jaro li fariĝis aranĝisto kaj dua pianisto de la Bennie-Moten-Bando en Kansasurbo (Misurio). En 1933 la muzikistoj de la bando de Moten voĉdonis pri la bandestro kaj elektis Basie-on. En 1933 li fondis kune kun la „perfidintoj de Moten“ sian propran bandon Count Basie and His Cherry Blossom Orchestra (laŭ la samnoma klubejo en la iama Eblon Theatre). Moten plue havis propran bandon. Tamen la bando de Basie fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis kiam restis nur Jo Jones kaj li mem. En 1935 Basie denove ludis ĉe Moten. Post la morto de Moten en 1935 Basie forlasis la bandon, kunmetis sian propran kaj komencis sian karieron kiel „Count Basie“.[2] Januaron de 1937 ekestis unuaj sonregistraĵoj de Basie je propra nomo - pro kontraktaj kialoj por diskeldonejo Columbia sub la nomo „Jones Smith Inc.“. Lia propra ĵazbandego, kiu konsistis plejparte el muzikistoj de Moten, dum la sekvaj jaroj (ekde 1938) rapide populariĝis per siaj furoraĵoj surdiskigitaj je Decca, OkeH, Vocalion kaj Columbia; ĝia unua furoraĵo estis en 1937 One O’Clock Jump. La materialo de ĉi tiu unua bando de Basie konsistis plejparte el parkeraj aranĝoj de blustemoj. La unuajn aranĝojn kontribuis Eddie Durham („Topsy“, „John’s Idea“[3]), kiu komencis per tio evoluigi apartan Basie-stilon[2]. Al la bando apartenis i. a. Lester Young kaj Herschel Evans (ts), Earle Warren (as), Buck Clayton kaj Harry Sweets Edison (tp), Dicky Wells (tb), Freddie Green (git), Walter Page (b) kaj Jo Jones (dr). Duoblaj koncertoj kaj ĵazbandegaj konkursoj estis ege demandataj dum la 1930-aj resp. komence de la 1940-aj jaroj. Fama ĵazbandega konkurso okazis poste la saman tagon de la koncerto de Bennie Goodman en Carnegie Hall je la 16-a de januaro 1938 en Savoy Ballroom inter la orkestroj de Basie kaj Chick Webb (Basie ludis tiun vesperon 2 koncertojn), el kiu Basie kun sia bando elpaŝis kiel venkinto. Karakteriza estis la bandega stilo de la Basie-bandoj, kiu distingiĝis per tre tradicikonscia kaj lige orientita je la radikoj de ĵazo (bluso, bugio) ludmaniero de la svingmuziko. La respektivaj ritmosekcioj estis famaj pro sia eksterordinaraj kvalito kaj precizeco (la nomo All American Rhythm Section de Paul Whiteman por la ritmogrupo de Old Testament Band el Basie, Freddie Green, Jo Jones kaj Walter Page daŭre restis). Al sia pianostilo Basie restis fidela laŭ sia tradicio kiel spektaklopianisto, zorgante improvizan, ŝpareman solvon, kiu ĉiam servis al la ensemblo. Nur malofte li prezentis virtuozan soloon. Pro ekonomiaj kaŭzoj Basie devis malfondi sian bandegon fine de 1949. Li anstataŭis ĝin komence en 1950 per sepopo. En ĉi tiu li ludis kun trumpetisto Clark Terry, saksofonisto Charlie Rouse, klarnetisto Buddy DeFranco, gitaristo Freddie Green, basisto Jimmy Lewis kaj frapinstrumentisto Gus Johnson. La bandega erao iom post iom finiĝis, tamen Basie formis en 1952 novan bandon, la „New Testament Band“ kun Marshall Royal (as) kiel koncertmajstro, Eddie Lockjaw Davis (ts), Joe Newman (tr) kaj Paul Quinichette (ts). Danke al novaj aranĝistoj kaj ĵazfamuloj kiel Thad Jones (tp), Frank Wess kaj Frank Foster (ts) ('The two Franks') kaj Henry Coker (tb) al li sukcesi kun la nova grupo grandioza reveno. La fleksema sono kun blokecaj ensemblopasaĵoj estis tipa por la pli malfrua bando. La frua kaj iam sukcesa sono de la kansasurba ĵazo en 1949 ne plu atingis la publikon. Ekzemplon por ĉi tiu frua sono donas la spontankoncerto dum la koncerto de Bennie Goodman je Carnegie Hall en 1938. Ĝi estas laŭ kvalito ne aparte elstara. Gunther Schuller priskribas pluan diferencon: „La frua Basie-bando ŝvebis sur la ritmogrupo, la nova radikis en ĝi.“[3] Basie gardis tamen sian postulon al la muzikistoj: „Mi volas, ke ĉi tiuj kvar trumpetoj kaj tri trombonojn vere kaptas. Sed kun tiom da gusto kaj sento, kiom faris la tri latunblovistoj, kiujn mi havis en Kansasurbo …“[2] Kiel komponistoj kaj aranĝistoj stampis la pli malfruan sonon kaj la repertuaron Ernie Wilkins ekz. kun Sixteen Man, Frank Foster kun Blues Backstage, Thad Jones kaj Quincy Jones. De ekstere interalie Neal Hefti portis en la programon belajn pecojn, kiuj estis iomete alispecaj kaj ne laŭis la stilon de la bando de Basie Band, sed estis tre muzikaj. De Hefti ekz. Li’l Darling fariĝis normkanto[1]. Neal Hefti povis reekpreni aranĝojn de la unua bando de 1938, ekz. Jumpin’ at the WoodsideEvery Tub.[2]

Pli malfrua vivo redakti

 
Count Basie (maldekstre) en 1975 dum koncerto en Kolonjo

La ŝercnomon „Count“, „grafo“, li ricevis pro varbkialoj de radiomoderatoro[4]: En la fruaj jaroj de la ĵazo tiaj „nobligoj“ estis tre popularaj (Joe „King“ Oliver, Edward „Duke“ EllingtonBessie Smith, „imperiestrino de bluso“). Basie rifuzis la „nobeltitolon“ kaj preferis esti nomata de siaj amikoj kaj muzikistoj de sia bando kiel „Bill“ aŭ „Base“. Basie gajnis plurfoje la premion Grammy Award kaj koncertvojaĝis, tiam nepre nekutime por bandegoj, tutmonde. En la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento lia kormalsano katenigis lin ofte al rulseĝo. En 1980 la bandestro komencis sian lastan vojaĝon tra Eŭropo. Basie malkovris ne nur kelkajn el la plej bonaj bluskantistoj kiel Billie Holiday, Jimmy Rushing, Joe Turner kaj Joe Williams, sed akompanis ankaŭ multajn kantistojn kiel ekz. Frank Sinatra, Sammy Davis jr., Ray Charles, Tony Bennett kaj kantistinojn kiel Helen Humes, Ella Fitzgerald, Sarah Vaughan. Kiel aranĝistoj verkis por li Benny Carter, Ernie Wilkins, Quincy Jones, Thad Jones, Neal Hefti, Bill Holman, Sammy Nestico kaj Frank Foster. Post lia morto la 26-an de aprilo 1984 Thad Jones, Frank Foster kaj poste Grover Mitchell transprenis la estradon de la bandego; la Count Basie Orchestra ekzistas ĝis nun kaj estas estrata, post la eksiĝo de Bill Hughes en 2010, de la lasta frapinstrumentisto dungita persone de Count Basie en 1983, Dennis Mackrel. Basie estis framasono de la loĝio Wisdom Lodge No. 102 en Ĉikago, Ilinojso, Usono.[5][6] Pluaj membroj de la bando de Basie estis (krom la supre nomitaj) i. a.: Eddie Jones (b), John Clayton (b), Preston Love (as), Reunald Jones (tr), Al Grey (tb), Cleveland Eaton (b), Dennis Rowland, Charles Turner, Chris Murrell. En la jaro 1985 la usona prezidanto Ronald Reagan donis al Basie postmorte la liberecomedalon, la plej altan nemilitan distingilon en Usono.

Evoluo de la bandego de Basie redakti

Pri la bandhistorio vidu Count Basie Orchestra.

Verkoj redakti

Diskografiaj indikoj redakti

La fruaj titoloj de Basie el la ŝelako-erao ekde 1937 aperintaj je Decca, OkeH, Vocalion kaj Columbia estas dokumentitaj sur albumoj de la diskeldonejoj Classics kaj Hep.
Hervorhebenswert aus der umfänglichen Diskographie sind die Alben:

  • The Original American Decca Recordings 1937–1939 (MCA/GRP, 1937-39)
  • April in Paris (Verve, 1956)
  • Count Basie Swings, Joe Williams Sings (Verve, 1955/56)
  • Count Basie at Newport (Verve, 1957)
  • The Atomic Mr.Basie (Roulette, 1957)
  • Count on the Coast, Vol. 1 & 2 (Phontastic, 1958)
  • Breakfast dance and Barbecue (Roulette, 1959)
  • Straight Ahead (GRP, 1968)
  • Basie and Zoot (Pablo Records/OJC, 1975) kun Zoot Sims

Famaj diskoj redakti

  • April In Paris
  • Basie Boogie
  • Bugle Blues
  • Cute
  • Dance Of The Gremlins
  • Flight Of The Foo-Birds
  • I’ll Always Be In Love With You
  • Jive At Five
  • Jumpin’ at the Woodside
  • Lil’ Darlin
  • Little Pony
  • Midgets
  • Moten Swing
  • One O’Clock Jump
  • Plymouth Rock
  • Rock-A-By Basie
  • Shiny Stockings
  • Shoe Shine Boy
  • Shout And Feel It
  • Splanky
  • Sleepwalker’s Serenade
  • Swing Brother Swing
  • Swinging The Blues
  • The Count Steps In
  • The Kid From Red Bank
  • The Me And You That Used To Be
  • They Can’t Take That Away From Me
  • When My Dreamboat Comes Home
  • Whirly Bird

Filmoj redakti

  • 1950: 'Sugar Chile' Robinson, Billie Holiday, Count Basie and His Sextet
  • 1960: Cinderfella
  • 1974: Blazing Saddles

Literaturo redakti

  • Studs Terkel: Giganten des Jazz. Zweitausendeins, Frankfurt 2005, ISBN 3-86150-723-4
  • Stanley Dance: The world of Count Basie 1980, da Capo 2001, ISBN 0-306-80245-7
  • Count Basie (mit Albert Murray): Good morning blues, Econ, Düsseldorf 1987
  • Reiner Nolden Count Basie – sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, Oreos 1990, ISBN 3-923657-30-7
  • Alun Morgan Count Basie, Hippocrene Books, New York und Turnbridge Wells, 1984
  • Raymond Horricks Count Basie and his orchestra 1957, Nachdruck: Negro Universities Press, Westport 1971,
  • Arrigo Polillo Jazz, Piper 1994

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Count Basie, Albert Murray, Good Morning Blues, Autobiographie, Econ,1987, en.: Primus 1985
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rainer Nolden, Count Basie, Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, collection jazz, oreos
  3. 3,0 3,1 Schuller, Gunther, The Swing Era, The Development of Jazz 1930–1945. New York Oxford, 1989.
  4. Tiel li esprimas en Hentoff/Shapiro (Hrsg.) Here me talkin to ya, 1955, en sia membiografio li tamen memoras alian
  5. A few famous freemasons
  6. Famous Freemasons – MWPHGLOH. Arkivita el la originalo je 2017-04-24. Alirita 2011-05-05.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Count Basie » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3597472 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)