Count Basie Orchestra

La Count Basie Orchestra (aŭ mallonge: la Basie Band) estis usona ĵazbandego direktata de Count Basie. La Basie-Band estis krom la Duke Ellington Orchestra kaj la bandoj de Woody Herman, Lionel Hampton kaj Benny Goodman unu el la plej famaj ĵazensembloj de la svingepoko. Evoluinte el la orkestro de Benny Moten, la Basie Band apartenis – kune kun la tri orkestroj de Harlan Leonard, Jay McShann kaj Twelve Clouds of Joy Andy Kirk – al la plej elstaraj reprezentantoj de kansasurba ĵazo, atingis sian trarompon tamen en 1937 je Novjorko. La orkestro ankaŭ travivis la grandan ĵazbandegan pereon fine de la 1940-aj jaroj, kunlaboris en la 1960-aj jaroj kun Frank Sinatra, Tony Bennett kaj Ella Fitzgerald. Kiel Ghost band (spiritbando) ĝi pluekzistis post la morto de Count Basie en 1984, nun direktate de Bill Hughes.

Count Basie Orchestra
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Count Basie en la revuo Rhythm and Blues

Historio de la Basie-Band redakti

Fruaj jaroj redakti

Prainstrumentaro en 1935
piano: Count Basie
trumpetoj: Joe Keyes, Hot Lips Page
aldosaksofonoj: Buster Smith, Jack Washington
tenorsaksofono: Lester Young
kontrabaso: Walter Page
frapinstrumentaro Jo Jones

Pianisto Count Basie alvenis en 1927 kun sia vodevilo-ensemblo en Kansasurbo, kie l baldaŭ ludis kun la bando Blue Devils de sia posta basisto Walter Page, en 1930 li membriĝis en la konkuranta bando de Bennie Moten. Post la morto de Moten en la jaro 1935 Count Basie kaj la aliaj iamaj muzikistoj de Moten – direktate de la frato de Moten, Bus, kun kiu ili baldaŭ kverelis – daŭrigis komence la prezentadojn kaj ludis en regionaj klubejoj. Kiam la bando finfine disfalis, Basie fondis okaze de dungiteco en Reno Club sian propran orkestron kun amikaj muzikistoj.[1] Rex Harris kaj Brian Rust nomis la ensemblon Embria Basie-Bando, el kiu nur pli malfrue evoluis tiu orkestro de Basie, kun kiu en 1937 ekestis unuaj sonregistraĵoj. La naŭopo de Basie konsistis el la trumpetistoj Joe Keyes kaj Oran 'Hot Lips' Page, la aldosaksofonistoj Buster Smith kaj Jack Washington, tenorsaksofonisto Lester Young kaj trombonisto Eddie Durham; la ritmosekcio konsistis el Jo Jones ĉe frapinstrumentaro, Walter Page ĉe kontrabaso kaj Basie mem ĉe piano. Kun ĉi tiu ensemblo, kiu ankaŭ nomiĝis The Barons of Rhythm, Basie portis la stilon de la kansasurbaj spontankoncertoj en la ĵazklubejojn, kombinante vastajn improvizadojn kun bandakompanaĵoj baziĝantaj sur ripetfrazoj.

 
Count Basie dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Kiam muzikkritikisto kaj diskproduktisto John Hammond aŭskultis la bandon en decembro de 1935 okaze de radioelsendo el klubejo Reno Club, li flugis en majo al Kansasurbo, por travivi prezentadon de Basie Band surloke. Hammond skribis poste: „Mi ne kuraĝis iri al Kansasurbo, ĉar mi timis seniluziiĝon. Kaj tamen unua vespero en Reno majon de 1936 restis la plej ekscita muzika okazintaĵo, kiun mi povas memori. La orkestro de Basie ŝajnis posedi ĉiujn avantaĝojn de bandeto kun spritaj soloistoj kaj plena malstreĉiteco kaj krom tio ankoraŭ la entuziasmigon kaj dinamikon de bandego … Basie por mi fariĝis iaspeca religio; mi komencis verkis pri la orkestro en [ĵazrevuoj] Down Beat kaj en Melody Maker.“[2] Hammond sekve persvadis sian amikon Benny Goodman kaj poste ties direktisto Willard Alexander de diskeldonejo MCA Records, ankaŭ iri al Kansasurbo. Sub la kondiĉo pligrandigi la grupon al la tiama normo de 13 membroj sur grandon de ĵazbandego, Hammond kaj Alexander kontraktis kun Basie pri surdiskigo; ĝi ampleksis 24 diskofacojn por entute 730 dolaroj, kio tamen post protesto de Hammond estis plialtigita sur la sindikatan minimuman salajron.[3] Hammond peris la bandon al Novjorko, kie ĝi devis ludi en dancejo Roseland Ballroom. Basie konsentis kaj esperis per tio povi daŭrigi la artistan liberecon kaj la spiriton de a kansasurban stilon de sia naŭkapa ensemblo.

La Basie Band unuafoje prezentis en Grand Terrace je Ĉikago, kio tamen tute ne komencis kuraĝige; La bando disponis nur pri kelkaj aranĝoj kaj devis toleri la devigon ludi kiel allogaĵon la muzikon de Dichter und Bauer de Franz von Suppé.

 
Jimmy Rushing, prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. aŭguston de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Jones-Smith Inc. redakti

Hammond kaŝe sonregistristis, antaŭ ol komencis la kontrakto kun Decca, kun kvinopo el la bandego kaj aldone kun Jimmy Rushing kvar diskofacojn, kiuj poste aperis sub la nomo Smith-Jones Inc. ĉe diskeldonejo Vocalion.[4] „Jones“ kaj „Smith“ estis la seninsidaj nomoj (Jo Jones) de la frapinstrumentisto kaj de la trumpetisto (Carl Smith); ĉi tiu nur estis anstataŭa ludanto por Buck Clayton, kiu tiutempe devis intermiti pro vundita lipo. La kvinopo surdiskigis la 8-an de oktobro kvin pecojn; du registraĵojn de Shoe Shine Boy, Evenin’, Boogie-Woogie (je kio aldoniĝis kantisto Jimmy Rushing) kaj la normkanton Oh Lady Be Good. Jo Jones memoriĝis poste: „Ni faris ĉi tiujn registraĵojn dum unu horo.“[5]

Kritikisto George T. Simon tiam skribis en ĵazrevuo Metronome pri la Basie Band en la fruaj jaroj: „Certe, la bando svingas, sed ĉi tiu saksofongrupo daŭre ludas malprecize. Kiu tamen pensas, ke tio estas malmelodia, tiu ne aŭskultis la latunblovistojn! Kaj kiu tiam pensas, ke la latuninstrumentoj sonas malĝustaj, tiu opkupiĝu pri la intonacio de la bando entute! Svingo estas svingo, sed muziko estas muziko! Estas esperende, ke la bando in persona sonas pli bona.“[6] Simon mem poste en sia libro Die Big Bands donis la klarigon por tio: „Kiel multaj membroj de ĉi tiuj bandoj ekde tiam raportis al mi, multaj nigrulaj muzikistoj finance ne povis havigi al si altkvalitajn instrumentojn; ili estis devigataj ludi solide konstruitajn, sed aliaflanke malaltkvalitajn blovinstrumentojn. Multaj el ili – egale kiel ajn bona estus la ludanto kaj kiel ajn diligente li ekzercus – ne estis konstante teneblaj en la melodio, ĉar la unuopaj notoj mem ne akordis unu kun la alia.“ [7]

Instrumentistaro en 1937
piano: Count Basie
trumpetoj: Joe Keyes, Carl Smith, Buck Clayton
trombonoj: George Hunt, Dan Minor
aldosaksofonoj: Jack Washington, Caughey Roberts
tenorsaksofonoj. Herschel Evans, Lester Young
gitaro: Claude Williams
kontrabaso Walter Page
frapinstrumentaro Jo Jones
kantado Jimmy Rushing

La bando, al kiu nun ankaŭ apartenis trumpetisto Buck Clayton[8] kaj la mita blus-vokanto Jimmy Rushing, povis montri sian stilon dum sia unua novjorka prezentado en Roseland kaj per siaj sonregistraĵoj por Decca januaron de 1937, en titoloj kiel Roseland Shuffle oni povas aŭdi la soloistojn en la malfono, kiel ili estas akompanataj de la ensemblo, kiu tamen restas je fona rolo ludanta funkcihavajn ripetfrazojn.[9] La gastprezentado en Roseland tamen fiaskis, ĉar la bando ne ĉiam estis interagordita kaj krome estis devigita enpreni komercan materialon en la repertuaron, por kontentigi la dancantojn. Post dungiteco en William-Penn-Hotelo en Picburgo, kiu pasis malmulte kontentiga, marton de 1937 la juna kantisto Billie Holiday estis enigita en la bandon. Ŝi unuafoje prezentis la 13-an de marto en Scranton (Pensilvanio); kun ŝi la Basie Band efektivigis sukceson en Teatrejo Apollo en Harlemo, kaj tie Holiday vere alsupriĝis al stelulo, Basie opiniis poste.[10]. La 11-an de aprilo ĝi gastludis en dancejo Savoy Ballroom; Holiday kantis They Can’t Take That Away from Me kaj Swing, Brother, Swing, kiu estas konserviĝinta kiel radioregistraĵo.[11] Kun Holiday kaj Jimmy Rushing la bando vojaĝis postsekve tri monatojn tra Usono.

Gunther Schuller skribis: „Tio estis freŝa bandega sono por Novjorko, kiu kontrastis kun la komplikaj ĵazkomponaĵoj de Duke EllingtonSy Oliver kaj reliefigis la diferencojn ekzistantaj inter la stiloj, kiuj elformiĝis ĉe la orienta kaj okcidenta marbordoj de Usono.[12] Laŭ opinio de Richard Cook kaj Brian Morton la alveno de la bando de Basie en Novjorko preparis novan potencon en la svingerao, kiun ĝis tiam regis Ellington, Jimmy Lunceford kaj Fletcher Henderson. La bando de Basie el Kansasurbo havis plebanan konduton, kompare kun la senmakula prezentiĝo de Lunceford kaj la urbaneca supereco de Ellington.[13]

En Novjorko redakti

 
Ŝelakdisko de Count Basie

La bando tute ne sukcesis impete konkeri Novjorkon fine de 1936; post la unua registrado (Swingin’ at the Daisy Chain) kaj la prezentadoj en Roseland la muzikistaro ŝanĝiĝis; laŭ postulo de Hammond kiel parto de „fortigo“ de la bando.[14] La trumpetistoj Ed Lewis kaj Bobby Moore anstataŭis la trumpetistojn Joe Keyes kaj Carl Smith, Earl Warren anstataŭis la aldosaksofoniston Coughey Roberts. La plej grava ŝanĝo tamen estis la eniĝo de gitaristo Freddie Green marton 1937, kiu venis por Claude Williams,[15] kaj per tio faris la ritmosekcion unu el la plej renomaj en la historio de bandegoj.[16] Green, kiu neniam ludis soloon, perfektigis la ritmosekcion.[17]

 
Joe Williams

Kun Billie Holiday, kiun la bando ege ŝatis, sed kiu nur mallonge restos ĉe Basie, tamen ne ekestis oficialaj registraĵoj, ĉar ŝi havis kontrakton kun Brunswick. [18] „La muzikistoj ŝatis ŝian neriproĉindan muzikantecon; kaj kun pluraj el ili, aparte kun Freddie Green kaj (…) Lester Young ŝi flegis aparte valorajn rilatojn. “[19] Komence de 1938 Holiday estis maldungita; la ĵazgazetaro por tio respondecigis John Hammond-on. Oficiale diskeldonejo MCA transprenis por tio la respondecon; Down Beat rigardis kiel kialon por ŝia maldungiteco ŝian ne nepre kontentigan konduton, ekz. ŝian malfidindecon je prezentadoj; Jo Jones vidis la kialon plie en ŝia rifuzo, kanti nure blustitolojn; Hammond „volis fari el ŝi kolorulan panjon.[20]

Briluloj de la tiama bando de Basie estis la du tenorsaksofonistoj Lester Young kaj Herschel Evans, kiu mortis februaron de 1939, kun iliaj kontrasta ludmaniero kaj iliaj malsamaj karakteroj. George T. Simon opiniis: „La tono de Lester estis „tute miriga – malpeza, aerema, flua, pli simile je aldo- ol je tenorsaksofono. Male al li Evans blovis pli mildan, pli senteman, saksofontonon – lia registraĵo de „Blue and Sentimental“ restas klasikaĵo.“[21] Lester Young baldaŭ estis maldungita, revenis tamen en 1944 por mallonga tempo al bando de Basie.

En 1937/38 la bando de Basie sukcesis per furoraĵoj kiel One O'Clock Jump (registrita la 7-an de julio kun John’s Idea) kaj Jumpin’ at the Woodside (registrita la 22-an de aŭgusto 1937 kun Texas Shuffle), kiu alportis profiton al la bando, kiu nun firmais sub la nomo Count Basie Orchestra kaj akiris tutlandan kaj tutmondan famon. Ĉi tiuj aranĝoj estis parkeraj aranĝoj pri blustemoj, kiuj ne estis trakomponitaj, sed konsistis el ripetfrazoj, kiujn la unuopaj bandanoj parkerigis. One O’Clock Jump, kiu fariĝis temokanto de la bando, parte estis ankoraŭ kreita de Buster Smith kaj surpaperigita de Buck Clayton, kvankam la aŭtororajtoj restis je Basie.[22]

Kvankam ankaŭ kunmuzikistoj kiel trombonisto kaj gitaristo Eddie Durham kontribuis siajn plenskribitajn aranĝojn (ekz. Topsy kaj John’s Idea), estis ĉi tiuj parkeraj aranĝoj, kiuj konkeris sian aŭskultantaron en Novjorko kaj peris la entuziasmigan temperamenton de la bando.[23]

Instrumentistaro en 1938
piano: Count Basie
trumpetoj: Harry Edison, Ed Lewis, Bobby Moore, Buck Clayton
trombonoj: Dickie Wells, Dan Minor
aldosaksofono: Earl Warren
tenorsaksofonoj: Herschel Evans, Lester Young
baritonsaksofono: Jack Washington
gitaro: Freddie Green
kontrabaso: Walter Page
frapinstrumentaro Jo Jones
kantado Jimmy Rushing, Helen Humes

La 16-an de januaro Basie kaj kelkaj el siaj muzikistoj travivis la koncerton de Benny Goodman en Carnegie Hall, je kio ili ankaŭ kiel gastoj prezentis,[24] poste ili rapidis al dancejo Savoy Ballroom, kie dum la nokto okazis bandokonkurso kun la orkestro de Chick Webb, kiu tiam tre sukcesis per titoloj kiel Stompin’ at the Savoy kaj la kantadoj de Ella Fitzgerald. Venkis tamen ne la "surloka heroo" Webb, kiu rajtis uzi la ĉefscenejon, sed je iometo la bando de Basie.[25]

Post ĉi tiu triumfo la orkestro de Basie estis rigardata kiel unu el la plej bonaj el la abunda nombro da bandegoj de la svingepoko, kiam ĝi estis dungita longtempe en ĵazklubejo Famous Door, kie ĝi restis ĝis komence de 1939. En 1938 Helen Humes eniris la bandon kiel kantistino, kie ŝi anstataŭis Billie Holiday. Ŝi kantis plejparte popmuzikbaladojn, kiel ekz. My Heart Belongs to Daddy kaj Blame it on my Last Affair, kaj kreis per tio kontraston al la blusstilo de Jimmy Rushing, kiun komence de la 1940-aj jaroj anstataŭis Joe Williams.

En la muzikpecoj registritaj inter januaro de 1937 kaj februaro de 1939 por Decca (kutime nomataj The Original American Decca Recordings) „la stilo de la orkestro, kiu estas pluevoluigo de la ludmaniero de la Blue Devils kaj de la bando de Benny Moten, aperas jam plene maturiĝinta“, skribis Arrigo Polillo, „kaj, kio eĉ pli valoras, konsiderinde malsama de la stilo de ĉiu alia ensemblo de ĉi tiu tempo; nur Ellington estus povinta aserti tian pri sia muziko. La pecoj ne havas la glatecon kaj formalan perfektecon de Goodman, Tommy DorseyArtie Shaw, sed ili ankaŭ ne havas ian mekanikan kiel ĉi tiuj. La sonregistraĵoj de Basie estas malmilda, energiaj, ravaj kaj kvietaj, liaj sonkoloroj estas obtuzaj kaj vualigitaj. La ĉefsoloistoj havas krome ĉiuj neintermikseblan sonon, samkiel la larĝeca kaj retenema saksofonludado de Lester Young.“[26] La ekonomia stilo de la bando de Basie kontrastis la fortissimo-pasaĵojn de la latun- kaj lignoblovistoj en aliaj svingobandoj, skribis Brian Rust.[27]

Instrumentistaro de 1939
piano: Count Basie
trumpetoj: Harry Edison, Ed Smith, Shad Collins, Buck Clayton
Posaunen: Dan Minor, Dickie Wells, Benny Morton, Eddie Durham
aldosaksofono Earl Warren
tenorsaksofonoj: Herschel Evans, Chu Berry, Buddy Tate
baritonsaksofono: Jack Washington
gitaro: Freddie Green
Kontrabaso: Walter Page
frapinstrumentaro Jo Jones
kantado Jimmy Rushing, Helen Humes

La kvalito de la muzikistoj pliboniĝis; Chu Berry, Benny Morton, Dicky Wells kaj Harry Sweets Edison dum la paso de ĉi tiuj jaroj eniĝis en la bandon; brilaj trumpetistoj kiel Emmett Berry, Al Killian, Joe Newman, Snooky Young, Clark Terry kaj Thad Jones finfine kompletigis la bandon. Februaron de 1939 Basie Orchestra unuafoje sonregistris por diskedonejo Columbia; partensemblo estis Kansas City Seven (Lester Leaps In), kiun formis Basie fine de 1939. Saman jaron la orkestro unuafoje prezentis en koncertejo Carnegie Hall, en 1940 je Apollo Theater dum spontankoncerto kun Harry James, Coleman Hawkins, Benny Goodman kaj Gene Krupa.

Per la eniro de Sweets Edison, Dicky Wells (1938) kaj la anstataŭo de Lester Young kaj Herschel Evans per Buddy Tate (1939) kaj Don Byas la bando ja povis pluteni sian kvaliton; la instrumentistaro de la bando de Basie de la jaro 1939 por multaj ĵazkritikistoj validas tamen kiel ĝia kulmino – la sonregistraĵoj por Columbia, Vocalion und Okeh sekvantaj tiujn por Decca en la fruaj kvardekaj jaroj malkaŝis ofte „rutinon de ripetfrazoj, konvenciajn harmoniojn kaj tro formalajn ŝablonojn.“[28]

La kvardekaj jaroj redakti

Fine de la 1930-aj jaroj estis entute ses skribitaj aranĝoj, memoriĝis Sweets Edison, kiu eniris la orkestron en marto 1938.[29] En la kvardekaj jaroj tiam estis pli kaj pli la aranĝistoj, kiuj formis la sonon de la bandego. Tio estis kaj muzikistoj el la bando, ekz. Eddie Durham kaj Buck Clayton, kiuj liveris aranĝaĵojn, kaj ankaŭ profesiaj aranĝistoj, kiuj per ĉiu titolo enigis sian propran karakteron en la bandon, ekz. Andy Gibson, kiu alproksimigis ĝin muzike al la muziko de Duke Ellington, ekz. per la aranĝoj pri I Never Knew kaj Louisiana el 1941. Ankaŭ Tab Smith liveris gravajn aranĝaĵojn kiel Harvard Blues; pluaj estis Buster Harding kaj Jimmy Mundy. La influo de la novaj aranĝoj kondukis al grada ŝanĝo de la sonbildo kaj malproksimigis la orkestron de la radikoj en la kansasurba ĵazo; la sonon nun malpli destinis parkeraj aranĝoj kaj ripetfrazoj; reganta distingilo estis la ensembloludo.[30]

En 1942 Kenny Clarke kaj Don Byas envenis en la bandon de Basie, kiu nun estis dungita en la ĉefaj teatrejoj kaj klubejoj de la urbo. En 1943 la grupo faris vastajn koncertvojaĝojn tra la okcidento kaj oriento; filmoj kiel Stage Door Canteen, Mr. Big kaj Crazy Horse prosperigis ĝian popularecon en Usono.[31] Sukcesaj titoloj el ĉi tiu tempo estis 9:20 Special, Feedin’ the Bean, Harvard Blues (1941), Rusty Dusty Blues (1942) kaj Taps Miller (1944).

 
Buddy Rich en 1977 dum koncerto en kolonjo

Pro la ekpartopreno de Usono je la Dua Mondmilito la bando de Basie perdis gravajn membrojn, frapinstrumentisto Jo Jones kaj tenorsaksofonisto Lester Young eksiĝis; anstataŭe venis Buddy Rich, Jay Jay Johnson (1945), Dicky Wells (1947-52) kaj diversaj saksofonistoj kiel Illinois Jacquet, Lucky Thompson kaj mallongtempe Paul Gonsalves. Laŭ opinio de Gunther Schuller per la eksiĝo de Jo Jones la milda kaj kvieta stilo de la bando perdiĝis; liaj anstataŭantoj kiel Sonny Payne, „frapis konsiderinde pli laŭtaj kaj kreis anstataŭe pli malmildan, pli brilan latunblovan sonon“.[32] Aldoniĝis la striko de la sindikatoj kontraŭ la sondisko-industrio ekde 1942 ĝis 1944, kiu finance minacis la orkestron de Count Basie kiel ankaŭ ĉiujn bandegojn en Usono; kaj malgraŭ novaj soloistoj kiel Wardell Gray Basie estis devigata malfondi la bandon en 1948 mallongtempe, ĝis kiam li refondis ĝin en 1949 (Shoutin’ Blues).

Instrumentistaro en 1949
piano: Count Basie
trumpetoj: Harry Edison, Emett Berry, Clark Terry, Gerald Wilson, Jimmy Nottingham
trombonoj: Ted Donnelly, Dicky Wells, George Matthews, Melba Liston
aldosaksofonoj C. Q. Price, Earl Warren
tenorsaksofonoj: Paul Gonsalves, Wessel Parker
baritonsaksofono: Jack Washington
gitaro: Freddie Green
kontrabaso: Singleton Palmer
frapinstrumentisto Butch Ballard
kantado Jimmy Rushing, Taps Miller, Billy Valentine

Tiun tempon Basie reduktis la bandon je ses ĝis naŭ membroj, al kiuj apartenis Buddy Rich, Serge Chaloff kaj Buddy DeFranco, kaj havis kontrakton kun diskeldonejo RCA Victor. Per Open the Door, Richard! li lanĉis unuarangan furoraĵon. Per la saksofonistoj Georgie Auld kaj Gene Ammons same kiel kontrabasisto Al McKibbon Basie provis mallongan tempon enigi bibopo-elementojn, tamen ne povis teni la grandan instrumentistaron pro ekonomiaj kaŭzoj. En 1950/51 Basie muzikis ĉefe per sepopo, i.a kun Clark Terry kaj Wardell Gray.[33]

The Second Testament redakti

Komence de 1951 Count Basie prezentis novan bandegon kun aldosaksofonisto Marshall Royal kiel arta direktisto. En 1952 li faris kontrakton kun la diskeldonejo Clef de Norman Granz, kaj Eddie Lockjaw Davis unuafoje envenis en la bandon. Basie denove ŝanĝis la instrumentistaron de la orkestro en 1952 por serio da koncertvojaĝoj, iris en 1954 ankaŭ al Eŭropo. Samjare ankaŭ aperis al unua disko ĉe Clef, Dance Session. Estis cefe la aranĝistoj, kiuj prizorgis la sonbildon de la nova bando de Basie, ekz. Manny Albam kaj poste Quincy Jones, Johnny Mandel, Sammy Nestico kaj Chico O’Farrill. Basie klopodis pri prefekteco je siaj prezentadoj kaj ankaŭ ne malestimis kontribuaĵojn de blankulaj aranĝistoj kiel Neal Hefti. Ĉi tiu, kiu dum la postmilita epoko kontribuis al sukceso de la bando First Herd de Woody Herman, kunagis kun Frank Wess, Frank Foster kaj Ernie Wilkins je la reliefigo de la orkestro.[34]

 
Sweets Edison kaj Eddie Lockjaw Davis

Ekde 1954 ĝis 1961 denove kantisto Joe Williams eniris en la bandon de Basie, kiu lanĉis per Every Day (I Have the Blues) en 1955 sian unuan furoraĵon. Joe Williams opiniis pri la nova orkestro: „Tio estas trupo de veraj profesiaj muzikistoj; ili estas multe pli lertaj ol la homoj de la malnova orkestro, ili havas pli larĝan horizonton, kaj la pecoj estis pli bone realigitaj.“[35] La bando ankaŭ nomiĝis The Second Testament.[36]The New Testament (kontraste al la Old Testament Band de la tempo ekde 1937), ĝi atingis altan popularecon per diskoj kiel The Atomic Mr. Basie aperinta en 1958 ĉe Roulette Records. Tiumomente la bando de Basie preterpasis la orkestron de Ellington laŭ la favoro de la aŭskultantoj dum la ronddemandoj de la fakrevuoj kiel Metronome aŭ Downbeat. Sukcesaĵoj el ĉi tiu tempo estis Li’l Darling, Going to Chicago Blues, Alright, okay, You Win, Two Franks, Shiny Stockings, I Want a little Girl kaj la multe lacegigitan (Polillo) April in Paris laŭ aranĝo de Wild Bill Davis, „kies finalo je la raviĝo de la publiko, kiu ŝajne ne tediĝas, plurfoje estas ripetata“.[37] Ekde 1954 la orkestro de Basie plurfoje gastis en Eŭropo; junion de 1956 la bando prezentis kune kun Ella Fitzgerald en Starlight Roof en la novjorka hotelo Waldorf-Astoria.[38] En 1957 okazis prezentado por la brita reĝino Elizabeto la 2-a.[39]

Instrumentistaro en 1955
piano: Count Basie
trumpetoj: Joe Newman, Thad Jones, Wendell Culley, Reunald Jones
trombonoj: Henry Coker, Benny Powell, Bill Hughes
aldosaksofonoj: Marshall Royal, Billy Graham
tenorsaksofonoj, Flöten: Frank Foster, Frank Wess
baritonsaksofono: Charlie Fowlkes
gitaro: Freddie Green
Bass: Eddie Jones
frapinstrumentaro Sonny Payne

Oktobron 1957 la bando de Basie surdiskigis por Roulette The Atomic Mr Basie; laŭ opinio de Richard Cook kaj Brian Morton la verŝajne lasta grandioza verko de la orkestro; estis cefe la atingaĵoj de aranĝisto Neal Hefti kaj de gastsoloisto Eddie Lockjaw Davis, kiuj jen elstaris. La bando faris pluajn surdiskigojn, je kiuj kunagis en la 1960-aj jaroj gastkantistoj kiel Frank Sinatra, Ella Fitzgerald kaj poste Tony Bennett, Sarah Vaughan kaj Sammy Davis Jr.; en la 1970-aj jaroj sekvis longa serio da diskoj por eldonejo Pablo Records de Norman Granz, i.a kun koncertregistraĵoj de la Montreŭ Jazz Festival.

Per la disko Atomic kaj pluaj ekestintaj fine de la 1950-aj kaj komence de la 1960-aj jaroj por Roulette kaj Verve Records de Norman Granz, ekz. April in Paris kaj Basie Plays Hefti, oni travivis la esencon de la nova sono de la Count Basie Orchestra, ĉefe pro la laboro de la menciitaj aranĝistoj; estis la sono de streĉa ensemblo, pli peza kaj pli forta, kontraste al la bando el la tridekaj kaj fruaj kvardekaj jaroj baziĝanta sur ripetfrazoj. Kie antaŭe estis spaco por elstaraj soloistoj kiel Lester Young kaj Buck Clayton, nun la fokuso translokiĝis sur la aranĝoj, malgraŭ grandnombro de rimarkindaj soloistoj kiel Thad Jones kaj Frank Foster. Ĉi tiu orkestrosono restis ekde tiam la tipa sono de la bando de Basie, kiun Gunther Schuller nomis en sia libro The Swing Era „perfektigita novklasikismo … glorriĉa sakstrato“.[40] George T. Simon prijuĝas pli pardoneme: „Nur malmultaj bandegestroj en la historio moviĝis sur la mallarĝa kresto inter komerca intereso kaj muzika malkoruptemo tiel kompreniĝeme kaj je tio tiel certe kiel Count Basie“.[41]

Frank Sinatra, Ella Fitzgerald kaj la bando de Basie redakti

 
Frank Sinatra (1960)

La kunlaboro de Frank Sinatra kun Count Basie Orchestra etendiĝis tra du jardekoj (1962–1983) kaj ampleksas komunajn studio- kaj koncertregistraĵojn, televidprezentadojn kaj koncertvojaĝojn; krom tio sonregistraĵoj de la Basie-Band influis ankaŭ aliajn sonregistraĵojn de Sinatra.[42] Komence ekestis oktobron 1962 per Sinatra–Basie. An Historic Musical First por la diskeldonejo de Sinatra Reprise unua komuna studiodisko, al kiu Neal Hefti kontribuis la aranĝaĵojn. La disko aperis januaron 1963 kaj atingis rangon 5 en la ranglisto de la revuo Billboard.[43] Junion de 1964 sekvis Sinatra–Basie: It Might As Well Be Swing. A Meeting of Giants (Reprise) kun aranĝaĵoj de Quincy Jones kaj Billy Byers; por ĉi tiu registraĵo, kiu atingis rangon 13, la orkestro estis pliampleksigata per arĉinstrumenta sekcio. [44] La peco Fly Me to the Moon el ĉi tiu disko estis en majo de 1969 ero de sonkasedo, kiun la kosmovojaĝistoj de kosmoŝipo Apollo 10 ludis dum sia flugo en la lunan orbiton;[45] julion de 1969 ĝi estis transsendata ekde la terstacio al la kosmovojaĝistoj de Apollo 11 dum ilia alluniĝo kaj estis tiamaniere kadre de televid-elsendo pri ĉi tiu okazantaĵo tutmonde aŭdebla.[46]

Fine de novembro de 1964 Sinatra kaj Basie dum dusemajna gastludo en hotelo Sands en Lasvegaso prezentis siajn unuajn komunajn koncertojn direktate de Quincy Jones.[47] Junion de 1965 Count Basie Orchestra akompanis beneficprezentadon de „Rat Pack“ en Sankta Luiso.[48] Kadre de vojaĝo tra pluraj federaciaj ŝatoj de Usono julion de 1965 Sinatra kaj Basie prezentis interalie antaŭ 14.000 spektantoj ĉe Newport Jazz Festival; alude antaŭajn kritikajn opiniojn, kiuj rigardis ĉi tiun kombinaĵon kiel maltaŭgaj por la festivalo, Time parolis pri „sukcesa atako kontraŭ la fortikaĵo de la ĵazpuristoj“.[49] En la sekurega malliberejo de Lorton proksime de Vaŝintono Sinatra kaj Basie koncertis por punkaptitoj; la koncertfilmo ekestinta je tio restis tamen plejparte nepublikigita.[50] Oktobron 1965 ili unuafoje prezentis kune en The Hollywood Palace (ABC) en la televido. Dum kvarsemajna dungiteco en Lasvegaso finfine ekestis januaron de 1966 la koncerto-duoblodisko Sinatra at The Sands (Reprise), per kiu Sinatra kaj Basie denove atingis unu el la unuaj dek rangoj de la Billboard-ranglisto.[51] En majo de 1970 Sinatra kaj Basie gastkoncertis du vesperojn en la Reĝa Festivalo-Halo je Londono; ĉi tiujn koncertojn Sinatra poste nomis siajn „plej bonaj(n), kiujn iam al mi sukcesis“.[52]

 
Ella Fitzgerald 1975 dum koncerto en Kolonjo

Junion de 1974 kaj septembron de 1975 Sinatra kaj la bando de Basie koncertvojaĝis kune kun Ella Fitzgerald tra Usono[53], kaj novembron de 1975 ili prezentis kun Sarah Vaughan dum unu semajno en teatrejo London Palladium, kie ili per 350.000 demandadoj por la disponeblaj 15.000 enirbiletoj starigis rekordon je la nombro de spektantoj.[54] Krom plua koncertvojaĝo en Usono majon de 1976 Basie kaj Sinatra ankaŭ laboris por la du specialaj televidelsendoj John Denver and Friend (ABC 1976) kaj Sinatra: The Man and His Music (NBC 1981) plurfoje en sonregistrejo.[55] Dum benefickoncerto ili staris decembron de 1983 en Losangeleso lastan fojon sur scenejo.

La kunlaboro de Ella Fitzgerald kaj la bando de Basie komencis jam en 1956 per la komuna koncertprezentado en hotelo Waldorf Astoria; en 1963 ekestis ilia sonregistraĵo Ella and Basie por diskeldonejo Verve. La kunlaboro daŭris en la 1970-aj jaroj per la prezentado de la Basie-Bando kun Ella en Santa Monica 1972 kaj en Montreux; menciindaj estas la koncertoj en 1979 kaj 1981, kies registraĵoj aperis ĉe diskeldonejo Pablo. Sur ili tiam Basie enigis alude denove pli fruajn stilelementojn de CBB. Ilia kunlaboro finiĝis per prezentado en koncertejo Carnegie Hall 1983.[56]

La Ghost Band redakti

Inter 1970 kaj komence de la okdekaj jaroj, kiam la bando de Basie surdiskigis multan por eldonejo Pablo Records, serio da malsanoj forprenis de la bando ĝian estron, kvankam ĝin pluestris aranĝisto Nat Pierce ekde la piano. Ekde 1981 Basie direktis la orkeston ekde la rulseĝo, ekz. dum prezentado en koncertejo Carnegie Hall. Post la morto de Count Basie la 26-an de aprilo 1984 la orkestro estis daŭrigata Ghost band sub estrado de kelkaj kunmuzikantoj, ekz. de Eric Dixon, Thad Jones, Frank Foster, Grover Mitchell, Bill Hughes kaj nun de frapinstrumentisto Dennis Mackrel. La ensemblo plue surdiskigis, ekz. la diskon At Long Last aperintan en 1997/98 kun Rosemary Clooney. En 2006 aperis Basie is Back kun la klasikaj titoloj el la katalogo de la Basie-Orkestro, ekz. April in Paris kaj la frua furoraĵo One O’clock Jump.

Diskografiaj indikoj redakti

  • The Original American Decca Recordings (Decca, 1936-39)[57]
  • The Jubilee Alternatives (Hep Records, 1943/44)
  • Shoutin’ Blues (RCA, 1949/50)
  • Dance Session (Clef/Verve, 1952-54)
  • April in Paris (Verve, 1955-6)
  • The Greatest!! Count Basie Plays, Joe Williams Sings Standards (1956)
  • Count Basie Swings, Joe Williams Sings (Verve, 1955/56)
  • The Complete Atomic Mr. Basie (Roulette, 1957)
  • Basie Swings, Bennett Sings (Roulette, 1958)
  • Breakfast Dance and Barbecue (Roulette, 1959)
  • I Gotta Right to Swing [mit Sammy Davis jr.] (Decca, 1960)
  • Sinatra−Basie. An Historic Musical First (Reprise, 1963)
  • Ella and Basie! (Verve, 1963)
  • Sinatra–Basie: It Might As Well Be Swing. A Meeting of Giants (Reprise, 1964)
  • Our Shining Hour [kun Sammy Davis jr.] (Verve, 1965)

Filmografio redakti

La bando de Basie prezentis en 1938 unuafoje en filmo el Holivudo; estis la mallongfilmo Policy Man. Sekvis Reveille with Beverly, Hit Parade of 1943 Top Man, Stage Door Canteen, Mr. Big kaj Crazy Horse (ĉiuj meze de la 1940-aj jaroj) samkiel Cinderfella (1960). Aŭguston de 1950 la Basie-Bando akopanis Billie Holiday dum mallongfilmo en Universal Studios je Holivudo.[58] Lasta filmprezentadon havis la bando de Basie en 1974 en la filmo Blazing Saddles de Mel Brooks.[59]

Literaturo redakti

 
Clark Terry, 1976
 
Frank Wess (maldekstre) kun Jimmy Owens; 1977
  • Ronald Atkins ed.: Jazz: From New Orleans to the New Jazz Age. London: Carlton Books, 2000
  • Ken Bloom: The American Songbook – The Singers, the Songwriters, and the Songs – 100 Years of American Popular Music – The Stories of the Creators and Performers. New York City, Black Dog & Leventhal, 2005 ISBN 1-57912-448-8)
  • Ian Carr, Digby Fairweather & Brian Priestley: Rough Guide Jazz, Stuttgart, Metzler 2004 (2. Auflage), ISBN 978-3-476-01892-2
  • Donald Clarke: Billie Holiday – Wishing on the Moon. Eine Biographie, Piper Verlag 1995, ISBN 3-492-03756-9
  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz Recordings, 8th Edition, London, Penguin, 2006 ISBN 0-141-02327-9
  • Michael Cuscuna: Sleeve notes The Complete Atomic Basie, 1994
  • Will Friedwald: Sinatra! The Song Is You: A Singer's Art. New York City: Scribner, 1995. ISBN 0-684-19368-X.
  • Rex Harris und Brian Rust: Recorded Jazz: A Critical Guide. London, Penguin Books, 1958.
  • Jim Haskins: Ella Fitzgerald – First Lady des Jazz. München, Heyne, 1994 ISBN 3-453-07545-5.
  • Arthur Jackson: The World of Big Bands: The Sweet and Swinging Years Vancouver: David & Charles, 1977
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Rowohlt, Reinbek 2002 (2. Aufl.), ISBN 3-499-16512-0 Bd. 1; ISBN 3-499-16317-9 Bd. 2
  • Giuseppe Marcucci: The Sinatra Legacy. Florenz/Amsterdam (S. 1–1487, auf CD-Rom), 2007. (= Where Or When. The Sinatra Database, Chronological Section, 5. Aufl.).
  • Luiz Carlos do Nascimento Silva: Put Your Dreams Away. A Frank Sinatra Discography. Westport: Greenwood Press, 2000. ISBN 0-313-31055-6.
  • Arrigo Polillo: Jazz. Geschichte und Persönlichkeit der afro-amerikanischen Musik. Beltz, Weinheim 2005, ISBN 3-407-77756-6
  • Gunther Schuller: The Swing Era. Oxford: Oxford University Press, 1989
  • George T. Simon: Die Goldene Ära der Big Bands (" The Big bands"). Hannibal-Verlag, Höfen 2004, ISBN 3-854-45243-8,
  • David W Stowe: "Jazz in the West: Cultural Frontier and Region During the Swing Era," in The Western Historical Quarterly (February 1992) Vol. 23 No. 1. Utah: Utah State University
  • Martin Williams: "Jazz: What Happened in Kansas City?," from American Music (Summer 1985) Vol. 3 No. 2. Illinois: University of Illinois Press, 1985

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarkoj/fontindikoj redakti

 
Ernie Wilkins 1976
 
Count Basie Band kun Ethel Waters en la filmo Stage Door Canteen
 
Sammy Nestico en San Antonio 2006
 
Buck Clayton
  1. University of Missouri-Kansas City. Arkivita el la originalo je 2009-02-13. Alirita 2011-05-07.
  2. Hammond, citite laŭ Polillo, S. 418.
  3. Vgl. Polillo, S.419.
  4. Komp. Polillo; li rigardas tion kiel petola frapo de Hammond kaj Basie kontraŭ Decca, kiuj ne pardonis la ekspluatan kontrakton kun la orkestro de Basie. Dum la sonregistrado, kiu okazis en malvasta ĉambro kun nur unu mikrofono, sudis Basie, Walter Page, Lester Young samkiel trumpetisto Carl „Tattite“ Smith kaj Jo Jones kiel nomdonanto. Gunther Schuller skribis poste pri ĉi tiuj sonregistraĵoj: Ekonomie, malpli estas pli, estas la alstrebata celo. Citite laŭ Donald Clarke. S. 156.
  5. Michael Brooks, informoj sur la diskingo de The Lester Young Story - Vol. 1: Jones-Smith & Wilson-Holiday Inc. (Columbia)
  6. George Simon, S. 96 f.
  7. George T. Simon, S. 97.
  8. Organizanto Joe Glaser ankoraŭ en Kansasurbo kiel ununuran muzikiston de la bando de Basie forvarbis Lips Page kaj igis lin subskribi ekskluzivan kontrakton; Komp. Polillo, S. 418.
  9. Martin Williams: Jazz: What Happened in Kansas City?, from American Music (Summer 1985) Vol. 3 No. 2. Illinois: University of Illinois Press, p.176
  10. Citaĵo laŭ Clarke, S. 159.
  11. Komp.Clarke, p. 163.
  12. Gunther Schuller, Gunther: The Swing Era. Oxford: Oxford University Press, 1989, S. 225
  13. Komp. Cook/Morton, 6-a eldono, p. 101.
  14. Schuller, p.237
  15. Donald Clarke diras, ke Willimas ankaŭ volis ludi violonon, sed Hammond malŝategis lian ludon sur ĉi tiu instrumento; komp. Clarke, p. 158.
  16. Schuller, p. 226
  17. Kunzler, p. 82.
  18. Ŝi tamen estas aŭdebla je du titoloj, kiuj estis registrataj du radioelsendo en Savoy; komp. Simon. p.98.
  19. Citaĵo laŭ Simon, p. 98.
  20. Krome Jo Jones diris: „Ili povas pensi nur unu aferon, ke vi kiel nigrulo simple devas kanti la bluson. Restu je via pozicio, knabeto.“ Cit. laŭ Clarke, p.165. Pri la pluaj fonaĵoj de la Hammond/Holiday-konfrontado vidu Donald Clarke, p. 164 f.
  21. Cit. laŭ Simon, p. 99
  22. Laŭ Brian Priestley, Jazz Rough Guide, S.39.
  23. Arthur Jackson: The World of Big Bands: The Sweet and Swinging Years. David & Charles, Vancouver 1977, p. 42
  24. Kiel gastoj ĉeestis Basie, Buck Clayton, Freddie Green, Walter Page kaj Lester Young samkiel Harry Carney, Cootie Williams, Bobby Hackett, Johnny Hodges.
  25. Vgl. Polillo. p. 420.
  26. Cit. laŭ Polillo, S. 421.
  27. Harris kaj Rust, p.31.
  28. Recenzo de la sonreggistraĵoj el 1940 ĝis 1942; cit. laŭ Cook/Morton 6-a eldono, p. 102. Esceptoj al la studio-registraĵoj estas por la verkistoj la registraĵoj de la AFRS Jubilee Show de 1943 kun la „trairo-bando“ kun Illinois Jacquet kaj Buddy Rich; aperinta sur The Jubilee Alternatives (Hep.
  29. Cit. laŭ Polillo, p. 420.
  30. Gunther Schuller: The Swing Era. Oxford: Oxford University Press 1989, p.258
  31. Vgl.Kunzler, S. 82.
  32. Ibid p.261
  33. Komp. Kunzler, p. 83.
  34. Komp. Polillo, p. 423.
  35. Williams, cit. laŭ Polillo, p. 422.
  36. Michael Cuscuna: Sleeve notes from the CD The Complete Atomic Basie (1994)
  37. Cit. laŭ Polillo, S. 424.
  38. Komp. Jim Haskins, Ella Fitzgerald, p. 143 f..
  39. Polillo, samloke.
  40. Gunther Schuller: The Swing Era. Oxford: Oxford University Press, 1989, p.262
  41. Cit. laŭ G. Simon, p.101.
  42. Komp. Friedwald: Sinatra. p. 232, 257 kaj 265–267.
  43. Komp. Friedwald: Sinatra. p. 404–407; Havers, Sinatra, p. 273– 275 kaj 279; pri la sonregistradoj kaj instrumentistaroj vd. Nascimento Silva: Put Your Dreams Away. p. 358–360.
  44. Komp. Friedwald: Sinatra. p. 408–414; Havers: Sinatra. p. 286– 287; pri la sonregistradoj kaj instrumentistaroj vd. Nascimento Silva: Put Your Dreams Away. p. 384–386.
  45. Apollo Collections: aprilon de 2006
  46. Komp. Friedwald, Sinatra, p. 412.
  47. Las Vegas, The Sands Hotel & Casino, Copa Room, 26. November bis 10. Dezember 1964. Pri programo kaj instrumentistaroj komp. Marcucci, Sinatra Legacy, p. 1096.
  48. Kun dokumentadoj aperinta sur DVD: Live and Swingin’: The Ultimate Rat Pack Collection (Reprise 2003); pri instrumentistaro komp. ankaŭ Marcucci: Sinatra Legacy. p. 1098.
  49. Citaĵo el: The Chairman of the Board at Newport. En: Time. 16-an de julio 1965; pri la koncertoj de la vojaĝo kaj instrumentistaroj komp. Marcucci: Sinatra Legacy. p. 1098 f.
  50. Eltranĉaĵoj de la filmo estis transsendata la 16-an de novembro 1965 kadre de televiddokumentaĵo Sinatra: An American Original fare de CBS; la elsenaĵo entenas ankaŭ komentojn de Sinatra pri siaj koncertoj kun Count Basie Orchestra.
  51. La disko estis samtempe la unua koncertdisko, kiun Sinatra entute publikigis. Komp. Friedwald: Sinatra. p. 410 kaj 414–415; Havers: Sinatra. S. 298; pri la malsamaj registrodatoj de la unuopaj pecoj kaj pri la instrumentistaroj komp. Nascimento Silva, Put Your Dreams Away. p. 400–404; Marcucci, Sinatra Legacy. p. 1101. En 2006 aperis kadre de la lumdiskaro Sinatra: Vegas disko kun plua materialo el ĉi tiu dungiteco.
  52. Jen je intervjuo kun Paul Compton en la usona radio KGIL la 5-an de junio 1970; komp. Havers: Sinatra. p. 314–316. La koncertoj okazis la 7-an kaj 8-an de majo 1970; pri programo kaj intrumentistaroj komp. Marcucci: Sinatra Legacy. p. 1111.
  53. Pri detaloj komparu Marcucci: Sinatra Legacy. p. 1128–1129 kaj 1132–1135.
  54. Komp. Havers: Sinatra. p. 328–329; programoj kaj instrumenistaroj je Marcucci: Sinatra Legacy. S. 1137–1138.
  55. Pri la koncertvojaĝo majon de 1976 komp. Marcucci: Sinatra Legacy. p. 1145–1146; pri la specialelsendoj samloke p. 1142 kaj 1221–1222 samkiel Havers: Sinatra. S. 339–340.
  56. Komp. Ella-Fitzgerald-Biographie de Jim Haskins
  57. Die La selekto orientiĝas laŭ Rough Guide Jazz kaj Penguin Guide to Jazz.
  58. Donald Clarke indikas, ke bilda kaj sona trakoj estis aparte registritaj; pro tio en la filmo aperas Marshall Royal (klarneto), dum kiam por la sontrako ludis Buddy DeFranco. Vgl. Clarke, S. 569.
  59. Ĉiuj indikoj laŭ Arrigo Polillo kaj Ken Bloom.