Courbevoie

komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Courbevoie (stacidomo).

Courbevoie [kuʁbəvwa] estas franca komunumo kaj nordokcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine (kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo) kaj en la Pariza Regiono, 8,2 kilometrojn de la centro de Parizo.

Courbevoie
komunumo
la publika biblioteko de Courbevoie
la publika biblioteko de Courbevoie
la publika biblioteko de Courbevoie
komunumo en Franciourbo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Savoie
INSEE kodo 92026 [+]
Poŝtkodo 92400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 81 516  (2021) [+]
Loĝdenso 19 548 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 54′ N, 2° 15′ O (mapo)48.8972222222222.2522222222222Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 15′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 4,17 km² ( 417 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Courbevoie (Parizo)
Courbevoie (Parizo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francilio

Courbevoie (Francilio)
Courbevoie (Francilio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Courbevoie (Francio)
Courbevoie (Francio)
DEC

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Courbevoie [+]
vdr
Strato je la limo inter Courbevoie kaj Asnières-sur-Seine.

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 81 516 loĝantoj sur areo de 4,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 548 loĝantoj/km², kaj estas unu el la plej dense loĝata en Eŭropo.

La fama pariza afera kvartalo La Défense, kiu entenas la plej altajn konstruaĵojn de la Pariza Regiono, situas parte sur la teritorio de Courbevoie. La loĝloko situas borde de la rivero Seine, en flua direkto maldekstre, kaj interalie en 1900 gastigis la remajn konkursojn de la Somera Olimpiko 1900 sur la rivero inter Courbevoie kaj la najbara komunumo Asnières-sur-Seine. En la urbo, borde de la rivero Seine, ankaŭ situas unu el la tradicie gvidaj remaj kluboj de Francio, Société Nautique de la Basse Seine (SNBS), el kiu inter 1900 kaj 1948 fontis 14 olimpianoj[1].

Historio redakti

La nomo Courbevoie devenas de la latina Curva Via, tio estas "Kurba Vojo", verŝajne pro la ĉeesto de romia vojo el Lutetia al Normandio.

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Ponto de Courbevoie
Georges Seurat (1886-1887)

Referencoj redakti