Courchapoix

komunumo de Svislando

Courchapoix estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 421 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Courchapoix
Blazono de Courchapoix
Blazono de Courchapoix
Blazono de Courchapoix
Vilaĝeniro de Courchapoix
Vilaĝeniro de Courchapoix
Vilaĝeniro de Courchapoix
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 21′ 0″ N 7° 25′ 0″ O / 47.35000 °N, 7.41667 °O / 47.35000; 7.41667 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 7° 25′ 0″ O / 47.35000 °N, 7.41667 °O / 47.35000; 7.41667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 421
Areo 6,40 km²
Alteco 496 m super marnivelo
Poŝtkodo 2825
Komunumkodo 6706
Mapo de Courchapoix
Mapo de Courchapoix
Situa mapo de Courchapoix
vdr

Geografio redakti

Courchapoix etendiĝas en la vasta valujo de la Val Terbi, kiu estas la orienta parto de la valkaldrono de Delemonto. Tra la komunumo fluas de oriento al okcidento la rivero Scheulte, alfluanto de Birs. En nordo al teritorio de la komunumo etendiĝas al la kresto de la ĵurasa montarĉeno Fringeli, kie sur alteco de 940 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,40 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 52% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Courchapoix limas en nordo al Bärschwil (SO), en oriento al Corban, en sudo al Vermes, kaj en oriento al Vicques.

Trafiko redakti

Courchapoix situas ĉe la pasejvojo tra Schelten-Pasejo de Delemonto al Mümliswil en Kantono Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de la stacidomo de Delemonto al Montsevelier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Courchapoix datiĝas el la jaro 1435 kiel Curchappoix. Dum la mezepoko ĝis la jaro 1797 Courchapoix estis majorejo de la parohharo Grand-Val kaj parto de la majorejo Courrendlin, kiu konzervis la katolikan kredon. La paroĥaro Grand-Val siavice troviĝis sub la regado de la Princabatejo Bazelo. De 1797 ĝis 1815 Courchapoix apartenis al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste ek de 1800 de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Courchapoix estis atribuita al la berna distrikto Moutier. En la jaro 1975 la loĝantaro de Corban voĉdonis por la aliĝo al la fondota Kantono Ĵuraso. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro 1979 apartenas al la distrikto Delemonto de la tiam fondita nova kantono. [1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreini ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo. Pro la rezulto de la baloto la komunumo Courchapoix konservis sian aŭtonomion.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti