Courtételle

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Courtételle (stacidomo).

Courtételle (prononcu kurtetel) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 2350 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Courtételle
Blazono de Courtételle
Blazono de Courtételle
Blazono de Courtételle
Courtételle
Soldatoj antaŭ la lernejo de Courtételle (2-a Mondmilito)
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 20′ 30″ N 7° 19′ 10″ O / 47.34167 °N, 7.31944 °O / 47.34167; 7.31944 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 30″ N 7° 19′ 10″ O / 47.34167 °N, 7.31944 °O / 47.34167; 7.31944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2350
Areo 13,56 km²
Alteco 441 m super marnivelo
Poŝtkodo 2852
Komunumkodo 6710
Mapo de Courtételle
Mapo de Courtételle
Situa mapo de Courtételle
vdr

Geografio redakti

Courtételle situas ĉe la suda flanko de la Valkaldrono de Delemonto ĉe la norda deklivo de la ĵurasa montoĉeno Le Mont, sur kies kresto sur alteco de 1133 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. Tra la komunumo fluas de okcidento al oriento la rivero Sorne, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Courtételle la vilaĝoj kaj setlejoj Courtemelon, Métairie de Chaux kaj Sainte Fontaine. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,56 km², de kiuj 36% estas kovritaj de arbaro, 57% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Courtételle limas en nordoriento al Delemonto, en oriento al Rossemaison, en sudoriento al Châtillon, en sudo al Soulce, en okcidento al Courfaivre, kaj en nordokcidento al Develier.

Trafiko redakti

Courtételle situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto kaj disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Glovelier al Delemonto la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Courtételle datiĝas el la jaro 1178 kiel Curtetele.

Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Courtételle fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Courtételle apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti