Courtedoux

komunumo de Svislando
Courtedoux
Blazono de Courtedoux
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 24′ 35″ N 7° 2′ 35″ O / 47.40972 °N, 7.04306 °O / 47.40972; 7.04306 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 35″ N 7° 2′ 35″ O / 47.40972 °N, 7.04306 °O / 47.40972; 7.04306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 721
Areo 8,13 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 2905
Komunumkodo 6785
Mapo de Courtedoux
vdr

Pri la komunumo redakti

Courtedoux estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 721 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Courtedoux situas okcidente de la distriktĉefurbo Porrentruy sur teraso norde de la valo Creux-Genat. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,13 km², de kiuj 39% estas kovritaj de arbaro, 54% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Courtedoux limas en nordo al Bure, en oriento al Porrentruy, en sudo al Bressaucourt, kaj en okcidento al Haute-Ajoie.

Trafiko redakti

En Courtedoux situas la aerodromo de Porrentruy IATA-Kodo LSZY, kiu tamen en la venontaj jaroj estos translokigita al Bressaucourt. Oriente de la komunumo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto Courtedoux estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Porrentruy al Damvant.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Courtedoux datiĝas el la jaro 814 kiel Curtis Udulphi. Dum mezepoko Courtedoux apartenis al la voktejo Ajoie, kiu estis en la 13-a jarcento integrita al la Princepiskopejo Bazelo. Estis menciitaj ankaŭ posedaĵoj de la Abatejo Sankt-Ursanne. Ek de la 16-a jarcento Courtedoux fariĝis ĉefloko de majorejo de la voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Courtedoux apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Courtedoux apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti