Covarrubias [kobaRUbjas] estas vilaĝo apartenanta al la jurisdikcio de Lermo, en la distrikto Arlanza, 40 km sudoriente de Burgoso en norda (Hispanio). Ĝi estas unu el la plej bonaj ekzemploj de la kastilia populara arkitekturo, nomata "Cuna" (lulilo) de Kastilio, kaj deklarita Nacia Art-Historia Komplekso en 1965 kaj premiita per premiaĵoj pri turismo kaj plibeligo. El turisma vidpunto, ĝi formas kun la najbaraj urboj Lerma kaj Santo Domingo de Silos la nomitan Triangulon de Arlanza.

Covarrubias
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09346
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 529  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 3° 31′ U (mapo)42.059166666667-3.52Koordinatoj: 42° 4′ N, 3° 31′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Covarrubias (Provinco Burgoso)
Covarrubias (Provinco Burgoso)
DEC
Covarrubias
Covarrubias
Situo de Covarrubias
Covarrubias (Hispanio)
Covarrubias (Hispanio)
DEC
Covarrubias
Covarrubias
Situo de Covarrubias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Covarrubias [+]
vdr
Situo de Covarrubias en Hispanio.
Turo de Fernán González.
Turpinto de la Turo de Fernán González.
Popola arkitekturo.
Colegiata de San Cosme y San Damián.
Arkivo de la institucio Adelantamiento de Castilla.

La loknomo Covarrubias estas komprenebla kiel Ruĝetaj Grotoj. Siavice la loknomo iĝis familinomo de nobela familio, nun tre disvastigita en Hispanio.

Vilaĝoj redakti

La vilaĝo estas la ĉefurbo de la municipo, kiu havas la vilaĝeton Ura, enklavo je 10 km sude, kun 16 loĝantoj. Ura estas enklavo ĉirkaŭita de la municipaj teritorioj de Quintanilla del Coco, Cebrecos kaj Puentedura. Ĝi havas belan ravinan valeton kun tre interesaj naturaj flaŭro kaj faŭno, el kiu gipoj kaj kadavrogrifoj.

Ĝeneralaĵoj redakti

Historio redakti

Plurnombraj kulturoj - paleolitika, keltibera, romia k.a. - loĝis en la fruktodona valo, kie troviĝas Covarrubias, kaj de ĉiuj oni trovis spurojn. Sed la origino de la vilaĝo estas mezepoka. Ĝi estis fondita de la visigota reĝo Ĉindasvinto en la 7-a jarcento.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la 10-a jarcento la grafo Fernán González foje rezidis tie en la kastelo de sia patrino Muniadona. Lia filo Garcí Fernández pligrandigis Covarrubias, aĉetinte la urbon al la monaĥoj de Valeránica, kaj fondis la Infantlandon de Covarrubias en la jaro 978. Tiu enhavis ses dek vilaĝojn kaj preĝejojn, du dek monaĥejojn, multnombrajn domarojn, bienojn, montojn, paŝtejojn, salputojn ktp. En la 13-a jarcento okazis krizo de la senjorlando.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 41,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 539 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol mil loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Vidindaĵoj redakti

El historia pasinteco Covarrubias havas multajn monumentojn kaj vidindaĵojn, nome la jenaj:

  • Turo de Fernán González, de la 10-a jarcento, kvaretaĝa, iam ligita al la murego.
  • Colegiata de San Cosme y San Damián, trinava kaj kvarkapela, kun bela klostro de la 16-a jarcento, orgeno de la 17-a jarcento kaj barokaj altaroj de la 18-a jarcento kaj paroĥa muzeo kun romanikaj kapiteloj kaj triptiko de la Tri Magiuloj, de la 15-a jarcento, atribuita al lernanto de Gil de Siloé.
  • Restaĵoj de la murego.
  • Preĝejo de Sankta Tomaso, kun romanika baptujo kaj platereska ŝtuparo.
  • Moderna Ermitejo de Sankta Olav, je 3 km el la historia kerno de Covarrubias, kun vikingaj elementoj.​
  • Arkivo de la institucio Adelantamiento de Castilla.
  • Pilorio.
  • Domo de doña Sanĉa.
  • Krucoj.
  • Domo de la episkopo Peña.
  • Palaco de Fernán González, nuna urbodomo.
  • Statuo de la norvega princino Kristina.
  • Ponto de Sankta Paŭlo super la rivero Arlanza.

Demografio redakti

En nur unu jarcento ĝi transiras de 1.767 al nur 618 loĝantoj.

Demografia evoluo
1842 1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001
879 1558 1622 1763 1747 1767 1685 1691 1403 1503 1541 1381 1161 978 663 629 618

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti