Cozy Cole

usona muzikisto

William Randolph COLE, nomita Cozy Cole, (* 17-an de oktobro 1906[1] en East Orange en Nov-Ĵerzejo; † 29-an de januaro[2] 1981 en Columbus, Ohio), estis gvida svingo-frapinstrumentisto.

Cozy Cole
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1909 (1909-10-17)
en East Orange
Morto 9-an de januaro 1981 (1981-01-09) (71-jaraĝa)
en Columbus
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo drumisto • bandestro
vdr

Vivo redakti

Li validas krom Gene Krupa kiel ĉefa sving-frapinstrumentisto, estis tamen tre multflanka kaj laŭ Joachim Ernst Berendt majstro de l' „neŝancelebla pulso“. Siajn unuajn prezentadojn li havis en 1928 ĉe Wilbur Sweatman. En 1930 li ludis en la bando Red Hot Peppers de Jelly Roll Morton (de tio ankaŭ konserviĝis frapinstrumentsoloa registraĵo: Load of Cole). De 1931 ĝis 1933 li ludis kun Blanche Calloway, de 1933 ĝis 1934 kun Benny Carter, 1935 ĝis 1936 kun Willie Bryant kaj de 1936 ĝis 1938 kun violonisto Stuff Smith. Ekde 1938 ĝis 1942 li estis ĉe Cab Calloway kaj ekde 1942 ĝis 1945 ĉe Raymond Scott. Krome li studis ĉe konservatorio Julliard School en Novjorko pianon, klarneton, vibrafonon kaj timballudon (ĉe Saul Goodman de la Novjorka Filharmonio). En 1945 li akompanis i. a. Carmen Jones ĉe Brodvejo, ludis tamen ankaŭ kun Benny Goodman kaj ekde 1949 ĝis 1954 kun Louis Armstrong, kiun li akompanis je ties vojaĝoj tra Eŭropo en 1949 kaj 1952. En 1954 li fondis kune kun Gene Krupa frapinstrument-lernejon en Novjorko. Krom sia instrulaboro li tamen ankaŭ prezentis en la 1950-aj jaroj en „Metropole Cafe“ kaj ludis en 1957 kun Jack Teagarden kaj Earl Hines dum ilia vojaĝo tra Eŭropo. Dum la 1960-aj jaroj li koncertvojaĝis kun propra bandeto, en la 1970-aj jaroj kun Cab Calloway kaj Benny Carter. En 1981 li mortis pro kancero.

 
De maldekstre: Jack Teagarden, Sandy DeSantis, Velma Middleton, Fraser MacPherson, Cozy Cole, Arvell Shaw, Earl Hines, Barney Bigard. En Palomar Supper Club, 17-an de marto 1951.
 
Mike Bryan, Sanford Gold, Cozy Cole kaj Jack Lesberg, Famous Door, Novjorko, proks. oktobron de 1947. Foto de William P. Gottlieb.

Per Topsy II (je kio li ludas longan soloon) li lanĉis furoraĵon, kiu en 1958 atingis rangon 3 en la ranglisto Billboard 100 Charts pri popmuziko kaj vendiĝis pli ol milionoble. Topsy origine estis unuaranga ritmenblusa furoraĵo de Benny Goodman el la jaro 1938. Per la unua parto de Topsy same kiel la posteaĵo Turvy li ankoraŭ atingis rangon 27 resp. 36.

Lia ankoraŭ hodiaŭ sentebla influo eĉ sur nuntempaj rok-frapinstrumentistoj evidentiĝas ekzemple per tio, ke Cozy Powell nomiĝis laŭ sia modelulo.

Cole estas videbla kaj aŭdebla en kelkaj filmoj ĝis en la 1950-aj jaroj. Aŭdebla li estas en la filmo The Strip el 1951 (reĝio Laszlo Kardos), en kiu Mickey Rooney rolas la frapinstrumentiston de la bando de Louis Armstrong. En la filmo Glenn Miller Story (reĝio Anthony Mann) el 1953 li ludas konkurse kun Gene Krupa.

Li aperas ankaŭ en la dokumenta filmo After Hours el 1961 de Shephard Traube (kune kun Roy Eldridge, Coleman Hawkins k. a.)

Rimarkoj redakti

  1. laŭ Bohländer Reclams Jazzführer 1989. Troviĝas ankaŭ la naskiĝjaro 1909
  2. laŭ Bohländer Reclams Jazzführer 1989. Troviĝas ankaŭ la indiko 31-an de januaro

Eksteraj ligiloj redakti