Creswell Crags estas kalkoŝtona montfendo en nordorienta Derbyshire, Anglio proksime al la vilaĝoj de Creswell, Whitwell kaj Elmton. La klifoj de la ĉ. 450 m longa ravino entenas plurajn kavernojn, kiuj estis loĝataj dum la glaciepoko, inter ĉ. 43.000-10.000 jaroj.

La kavernoj apartenas al la plej gravaj britaj arĥeologiaj troviĝejoj, kie oni trovis restaĵojn de formortintaj vertebruloj kaj ilojn de prahomoj.

La esploro de Creswell Crags komenciĝis en 1875 – sub gvido de profesoro siro William Boyd Dawkins - kaj daŭras eĉ hodiaŭ. Oni trovis ostojn de rangiferoj, lanaj rinoceroj, mamutoj kaj sovaĝaj ĉevaloj.

Oni trovis en aprilo de 2003 gravuraĵojn kaj bareliefojn sur la muroj kaj plafono en kelkaj kavernoj. Oni antaŭe (kaj ĝis nun en 2008) ne trovis similajn kavernajn artaĵojn en Britio. Ili prezentas animalojn kiel bizonon kaj diversajn birdojn. La gravuraĵoj estiĝis – laŭ esploroj de uranio-disiĝo – antaŭ min. 12.800 jaroj maks. 15.000 jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti