Cristóbal Halffter

Cristóbal HALFFTER Jiménez-Encina (24-a de marto de 1930 - 23-an de majo 2021), estis komponisto kaj dirigento hispana, unu de la plej elstaraj de la nomita Generacio de la 50. Li estis nevo de la same komponisto Rodolfo Halffter.

Cristóbal Halffter
Persona informo
Naskonomo Cristóbal Halffter Jiménez-Encina
Naskiĝo 24-an de marto 1930 (1930-03-24)
en Madrido
Morto 23-an de majo 2021 (2021-05-23) (91-jaraĝa)
en Villafranca del Bierzo
Lingvoj hispanaanglagermana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • universitata instruisto
vdr

Naskiĝis en Madrido en familio de muzika tradicio. En 1936, ili fuĝis el la Hispana Enlanda Milito al Germanio, kie ekstudis. Revenis en Madridon en 1939, kie Halftter studis komponarton kun Conrado del Campo en la Konservatorio de Madrido, kie finis en 1951. For de la konservatorio studis kun Alexandre Tansman kaj André Jolivet.

Dum la 1950-aj jaroj sukcesis kiel dirigento, kaj en la 1960-aj jaroj dediĉis sin al profesorado kaj prelegoj. Poste li dediĉis sin al komponado kaj registrado de siaj verkoj. Ankoraŭ en la 21a jarcento plue komponas, dirigentas kaj registras verkojn, kiel en 2003 pri la Adagio en forma de rondo por orkestro, mendita de la Filarmonia Orkestro de Vieno, ĉe la Festivalo de Salcburgo dirigentita de Semyon Bychkov.

En majo de 2008 premieris sian duan operon, Lázaro, same en Kiel, laŭ mendo post la sukcesa premiero de lia Don Quijote. Tie oni registris ĝin en DVD.

Li loĝis en Villafranca del Bierzo (Leono) kun sia edzino la pianistino María Manuela Caro.

Verkoj redakti

  • Antífona Pascual (1952)
  • Concierto para piano y orquesta (1953)
  • Tres piezas para cuarteto de cuerda (1955)
  • Misa ducal (1956)
  • Introducción, fuga y final para piano (1957)
  • Sonata para violín solo (1959)
  • Microformas por orkestro (1960)
  • Sinfonía para tres grupos instrumentales (1963)
  • Cuatro canciones leonesas (1.-El carbonero, 2.-De campo, 3.-De cuna, 4.-La carbonerita de Salamanca) (1964)
  • Secuencias (1964)
  • Misa de la Juventud (1965), laŭ mendo de la Delegación Nacional de Juventudes (Falango)
  • Líneas y puntos por 20 blovinstrumentoj kaj elektroakustikaj sistemoj (1966)
  • Anillos por orkestro
  • Cantata Symposium (1968)
  • Cantata "Yes, speak out" (1968)
  • Noche pasiva del sentido por soprano, du perkutistoj kaj 4 magnetofonoj (1970)
  • Llanto por las víctimas de la violencia, por ĉmabrogrupo de cámara kaj elektroakustikaj sistemoj (1971)
  • Réquiem por la libertad imaginada (1971)
  • Pinturas negras (1972)
  • Gaudium et Spes-Beunza (1972)
  • Platero y yo (1974)
  • Elegías a la muerte de tres poetas españoles (1975), el kiu oni faris filmon por la Germana Televido kiu ricevis premiojn Italia kaj Emmy,
  • Officium defunctuorum por orkestro kaj koruso, premierita en Les Invalides de Parizo (1979)
  • Tiento (1981)
  • Dona nobis pacem (1984)
  • Variaciones Dortmund II (1987)
  • Motetes (1989)
  • Preludio Madrid 92, uverturo komponita okaze de la eŭropa ĉefurbeco de la kulturo por Madrido
  • Don Quijote, opero (1999)
  • Adagio en forma de rondo por orkestro (2003)
  • Lázaro, opero (2007)