Cristești (Târgu Mureș)
(Alidirektita el Cristeşti (Târgu Mureş))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cristești |
Cristești [kristeŝtj] (hungare: Maroskeresztúr [maroŝkerestur]) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș. Al ĝi administre apartenas la vilaĝo Vălureni.[1]
Cristești | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Maroskeresztúr (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 30′ N, 24° 29′ O (mapo)46.50388888888924.484444444444Koordinatoj: 46° 30′ N, 24° 29′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 300 m | ||
Poŝtkodo | 547185 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 5.824 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 4,754 (en 2011; 4.618 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 114364 | ||
Situo redakti
Cristești situas ĉe la rivero Mureș, kvin kilometrojn sud-okcidente de Târgu Mureș. En ĝi situas la stacio Tîrgu Mureș Sud[2] de la fervoja linio Târgu Mureș – Războieni. Ok kilometrojn sud-okcidente situas la flughaveno Târgu Mureș, atingebla per la nacia vojo DN15.
Loĝantaro redakti
En 1910 Cristești/Maroskeresztúr havis 896 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 4 690 (rumanoj, 45 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Gravaj personoj redakti
- László Muzsnai (Maroskeresztúr, 31-a de oktobro 1897 – Budapest, 10-a de septembro 1983): reformita pastro, teologia profesoro.
Fontoj redakti
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ La rumana fervojo konservas la malnovajn nomojn de stacioj, tial "Tîrgu" anstataŭ "Târgu".
Eksteraj ligiloj redakti
- Komunuma retejo
- Administracia mapo de la distrikto
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
-
Enirejo al Cristești
-
Cristești