Croix de Guerre

Francia militista honorigo

La Croix de Guerre (france: prononco laŭ sistemo IFA kʁwa də ɡɛʁ, "Kruco de Milito") estas armea ordeno de Francio. Ĝi unue estis kreita en 1915 kaj konsistas el kvadrata kruca medalo sur du krucaj glavoj, pendigitaj de rubando kun diversaj gradaj pingloj. La ordeno estis aljuĝita dum la Unua Mondmilito, denove en la Dua Mondmilito, kaj en aliaj konfliktoj. La Croix de Guerre estas ofte donita al eksterlandaj militaj fortoj aliancitaj kun Francio.

Croix de Guerre
honorigo
Branĉoj Militkruco 1914-1918
Militkruco 1939-1945
• Kruco de Milito pro Eksteraj Operacoj vd
Lando Francio
Fondita en 2-a de aprilo 1915
vdr
Soldato Henry Johnson, 369-a infanteria regimento de Usono, 1918, portanta Croix de Guerre.

La Croix de Guerre povas esti aljuĝita al individua soldato aŭ al soldata unuo por esti vendita, kiu distingiĝis per aparte heroaj faroj.

Ekzemple per ĝi distingiĝis Henry Lincoln Johnson - origine fervojstacia portisto en Albany, Novjorkio, kaj poste membro de la 369-a infanteria regimento de Usono - la unua usona regimento dum la unua mondmilito, kiu konsistis el afrikdevenaj usonanoj.

Vidu ankaŭ redakti