Crokinole (KROkinol) estas tabulludo por du ĝis kvar ludantoj. Estas po 12 nigraj kaj blankaj cilindraj lignaj ludpecoj. Ĉiu ludanto dum sia vico frapas ludpecon per sia fingro, tiel ke ĝi glitas sur ronda surfaco el polurita ligno, kies diametro estas ĉ. 68 cm.

Crokinole

emblemo

tabulludolertecludo
vdr
Komputila versio de Crokinole

Meze de la ludsurfaco estas malprofunda truo, kiun ĉirkaŭas tri samcentraj ringoj. La truo valoras je 20 poentoj, kaj la ringoj valoras je 15, 10, kaj 5 poentoj respektive. 8 fostetoj ĉirkaŭas la 15-poentan ringon. Ĉirkaŭ la ludsurfaco estas areo, en kiun falas la ludpecoj kiam ili forpuŝiĝas de la ludsurfaco. La reguloj iom varias, sed ĉiam oni devas per sia ludpeco tuŝi ludpecon de sia kontraŭulo, se estas tia sur la ludsurfaco.

La historio de crokinole estas plejparte nekonata. Ŝajnas ke la ludo inventiĝis en Kanado antaŭ almenaŭ 125 jaroj. Nun ĝi estas ludata ĉefe en Kanado, sed iomete komencas disvastiĝi. Ĉiujare okazas granda turniro en Tavistock, Kanado, kiun foje partoprenas eĉ eksterlandanoj.

Eksteraj ligoj