Crotonoideae estas subfamilio de eŭforbiacoj enhavanta 68 genrojn en 12 triboj, kaj vivanta vaste tra la tropikaj kaj subtropikaj teroj de la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Crotonoideae

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj, Dicotyledones
Ordo: Malpigialoj, Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj, Euphorbiaceae
Subfamilio: Krotonoideoj, Crotonoideae

aŭtoritato = Burmeist.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Crotonoideae povas esti arboj, arbetoj, au herboj. Ili havas latekson, kutime travideblan, blankan, flavan, aŭ ruĝan.[1] La lateksvaskuloj troviĝas plej grandnombre en la floemo. Ili kutime estas unuĉelaj, sed iuj triboj havas karakterajn plurĉelajn vaskulojn. Specioj kaj plantopartoj kiuj ne havas latekson ofte havas pli dikmurajn vaskulojn (sklereidojn), kiuj eble estas homologaj kun lateksvaskuloj.[2]

La floroj havas sepalojn imbrikitajn aŭ valvoformajn, kiuj kovras la polenujon ĉe la burĝonoj, kaj en multaj triboj ankaŭ petalojn. La ekstera ornamo de la poleneroj preskaŭ ĉiam havas tre distingan formon, la "krotonoidan", konsistantan el ringoj de kvin aŭ pli elstarajn, ofte triangulajn elementojn.[3][4]

Uzeblo redakti

Crotonoideae inkludas la gravegajn kultivaĵojn maniokon (por nutrado) kaj kaŭĉukarbon (por industrio). Multaj specioj enhavas toksajn substancojn. Cianidproduktaj substancoj, se havataj, estas derivitaj de valinoizoleŭcino.[5] Iuj specioj havas kemiaĵojn uzeblajn en medicino. Ekzemple, la semoj de Croton tiglium kaj Jatropha curcas estas uzataj kiel laksigiloj. Ankaŭ la oleo de Jatropha curcas estas uzata kiel biobrulaĵo. La oleo de Vernicia fordii estas tradicie uzata en protekta traktado de ligno.

Evoluo redakti

Genetikaj esploroj ne montras klare ĉu Crotonoideae estas monofiletika grupo, sed konstatas kvar klare monofiletikajn subgrupojn: Adenoclineae, Gelonieae, kvar tribojn kies distinga karaktero estas plurĉelaj lateksvaskuloj, kaj la restantajn ses tribojn, kiuj estas la sola grupo kun petaloj kaj sen kavoj sur la poleneroj.[6]

Verŝajne la plej malnova konata genro de Crotonoideae estas Crotonipollis, priskribita surbaze de fosiliaj poleneroj kun la "krotonoida" formo el antaŭ ĉ. 110 mj, dum la frua Kretaceo, en Pernambuko, Brazilo.[7] Estas proponite, ke la subfamilio originis en Afriko kaj disvastiĝis de tie al la ankoraŭ ne plene disiĝinta Suda Ameriko. Ĝi atingis Hindujon tra la Kohistan-Ladaka Insularo kaj disvastiĝis al Azio kaj Aŭstralio post la kolizio de Hindujo kaj Azio.[8]

Sistematiko redakti

La subfamilio havas klaran morfologian unuecon pro la karaktera krotonoida ornamo de la poleneroj kaj la havo de latekso. Tamen ĝia sistematika unueco restas provizora dum oni ne scias ĉu la kvar subgrupoj estas parencaj unu al la alia.[9] Ĝi estas klasifikata en 12 triboj:[10]

kun plurĉelaj lateksvaskuloj:

kun petaloj kaj senkavaj poleneroj:

Referencoj redakti

  1. Webster, G.L. 2014. "Euphorbiaceae". En Kubitzki, Klaus (ed.), The Families and Genera of Vascular Plants, vol. 11, p. 51-216. Berlin: Springer.
  2. Rudall, Paula. 1994. "Laticifers in Crotonoideae (Euphorbiaceae): Homology and Evolution." Annals of the Missouri Botanical Garden 81(2). 270.
  3. Tao, Zhi-Bin, k. al. 2018. "Evolution of Angiosperm Pollen. 6. The Cleastrales, Oxalidales, and Malpighiales (COM) Clade and Zygophyllales". Annals of the Missouri Botanical Garden 103(3). 417.
  4. de Souza, Lidian R., k. al. 2016. "Pollen morphology of Crotonoideae (Euphorbiaceae) from Seasonally Dry Tropical Forests, Northeastern Brazil". Plant Systematics and Evolution 302(7). 807, 813.
  5. Seigler, David S. 1994. "Phytochemistry and Systematics of the Euphorbiaceae". Annals of the Missouri Botanical Garden 81(2). 389.
  6. Wurdack, Kenneth J., k. al. 2005. "Molecular Phylogenetic Analysis of Uniovulate Euphorbiaceae (Euphorbiaceae sensu stricto) Using Plastid rcbL and trnL-F DNA Sequences". American Journal of Botany 92(8). 1397-1420.
  7. de Lima, Murelo Rodolfo. 1976. "Crotonipollis, a New Pollen Genus from Santana Formation of Northeastern Brazil". Boletín de la Asociación Latinoamericana De Paleobotánica Y Palinología, 3, 15–16
  8. Bansal, Mahi, k. al. 2022. "Biogeographic and evolutionary history of Crotonoideae based on pollen evidence from Indian Late Cretaceous and Paleogene sediments". Biotropica 54(6).
  9. Wurdack, Kenneth J., k. al. 2005. "Molecular Phylogenetic Analysis of Uniovulate Euphorbiaceae (Euphorbiaceae sensu stricto) Using Plastid rcbL and trnL-F DNA Sequences". American Journal of Botany 92(8). 1397-1420.
  10. Webster, G.L. 2014. "Euphorbiaceae". En Kubitzki, Klaus (ed.), The Families and Genera of Vascular Plants, vol. 11, p. 51-216. Berlin: Springer.