Crucișor
Crucișor - prononco [cruĉiŝor], hungare Borválaszút, [BORvalasut] - estas komunumo en Rumanio oriente de la urbo Satu Mare. En 1910 ĝi havis 715 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 726 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 195 loĝantoj sur areo de 40,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km². Ĝia unua mencio skriba estas el 1331. En 1424 ĝi estis rumana vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Krom la centra vilaĝo Crucișor, administre apartenas al ĝi Iegheriște (Alsóhuta) kaj Poiana Codrului (Szelestyehuta, Glashütte).
Crucișor | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Borválaszút (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 42′ N, 23° 14′ O (mapo)47.69388888888923.23Koordinatoj: 47° 42′ N, 23° 14′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 155 m | ||
Poŝtkodo | 447110 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2 195 (en 2021, 2 546 en 2011, 2 541 en 2002) | ||
– vilaĝo | 573 (en 2011, 592 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 137504 | ||
Malpli ol kvarono de la komunuma loĝantaro loĝas en la vilaĝo Crucișor mem; pli ol 55 % loĝas en Poiana Codrului. La tri partojn de la komunumo ligas la distrikta vojo DJ193B.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto