Crvenka (serbe Црвенка, hungare Cservenka, germane Rotweil) estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Kula. La nomo bulgare signifas: ruĝobrika konstruaĵo.

Crvenka
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 25220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 39′ N, 19° 27′ O (mapo)45.6519.45Koordinatoj: 45° 39′ N, 19° 27′ O (mapo) [+]
Alto 86 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Crvenka (Serbio)
Crvenka (Serbio)
DEC
Crvenka
Crvenka
Situo de Crvenka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Crvenka [+]
vdr
Crvenka situas en la mapo en la verda municipo
Urbocentro de Crvenka
Katolika preĝejo de Crvenka

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Crvenka situas sur ebenaĵo, laŭ kanalo Danubo-Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Sombor-Vrbas, krome laŭ fervojo Subotica-Odĵaci. Kula troviĝas 8 km-ojn for.

Historio redakti

La plej frue keltoj, romianoj kaj slavoj vivis tie. Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post 1389 rifuĝintaj serboj alvenis. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1785 germanoj refondis la komunumon. En 1910 loĝis en Cservenka 7674 da homoj, (germanoj 6861, hungaroj 708). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Kúla, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Poste la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Crvenka 10 153 da homoj, (serboj 7264 (72 %), montenegranoj 1313 (13 %), hungaroj 493 (5 %), kroatoj 183 (2 %) kaj aliaj). En la budapeŝta telefonlibro en 2008 11 personoj havas nomon Cservenka.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Cservenka naskiĝis: