Cryptogyps

formortinta genro de vulturoj el Aŭstralio

Cryptogyps estas formortinta genro de Malnovmondaj vulturoj el Plejstoceno de Aŭstralio.

Historio redakti

Delonge notindis, ke en Aŭstralio la nura granda birdo kiu manĝas kadavraĵojn estas la Kojnvosta aglo, Aquila audax, kiu ankaŭ predas. Nun detala studado de fosilia specio priskribita en 1905 kiel Taphaetus lacertosus, supozeble ankaŭ aglo, estas reale egipeno, nome Malnovmonda vulturo. Tial oni kreis por la speco la genron Cryptogyps (kun la signifo kaŝita gipo el la greka), kiu vivis dum la Plejstoceno, kiam estis grandaj specioj kies kadavroj povis esti la normala nutrado de la vultura specio, kiu samtempe formortis.[1]

Priskribo redakti

Tiu vulturo estis relative malgranda inter aliaj vulturoj, sed pli granda ol la nuntempa Kojnvosta aglo. Origine priskribita kiel aglo en 1905 (kun la scienca nomo Taphaetus lacertosus), en 2022 ĝi estis reidentigita kiel vulturo, kaj kiel la unua konata ekzemplo de vulturo en la kontinento. Filogenetika analizo subtenis, ke ĝi estis frata specio de la nuntempa, disvastigita eŭrazia vultura genro Gyps aŭ pli baza membro de la subfamilio. La identigo de Cryptogyps kiel vulturo solvis longdaŭran misteron pri la manko de specializitaj stirpoj de grandaj kadavromanĝantaj birdoj en Aŭstralio spite la fakton, ke ili ĉeestas en ĉiuj aliaj kontinentoj escepte ĉe Antarkto.

La genro enhavas unusola specio, nome C. lacertosus.

Referencoj redakti

  1. Mather, E. K., Lee, M. S. Y. kaj Worthy, T. H. (2022). "A new look at an old Australian raptor places “Taphaetus lacertosus” de Vis 1905 in the Old World vultures (Accipitridae: Aegypiinae)." Zootaxa, 5168, (1): 1. DOI: 10.11646/zootaxa.5168.1.1. Citita en En Australia hubo buitres, "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝo 10.