Csönge
Csönge [ĉonge] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 9513
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°21′06″N 17°03'54″E
Situo redakti
La vilaĝo situas laŭ flankovojo proksime de Celldömölk.
Historio redakti
Pli frue Romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1409 laŭ tiama hungara ortografio "Chenge". Petőfi vizitis la vilaĝon, kiam li pasigis tempon en la najbara Ostffyasszonyfa. Tie pasigis sian junaĝon ankaŭ eminenta poeto Sándor Weöres (ŝandor voroŝ). En la iama familia bieno estas muzeeto pri li.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Csönge naskiĝis József Lőrincz (arkitekto).