Csaba Szilágyi-Palkó

SZILÁGYI-PALKÓ Csaba [pr. siladji-palko:] estas rumanuja hungara aktoro, naskiĝinta en Kluĵo la 5-an de februaro 1972.

Kariero redakti

Szilágyi-Palkó finis en 1996 la fakon pri hungara kaj itala lingvoj, en 1998 la aktorfakon de la Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo. Li publikigis poemojn, prozojn, artikolojn en hungaraj kaj rumanaj kulturaj revuoj. Li instruas en la aktorfako improvizecon. Kiel aktoro li ludas en la teatro de Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo kaj li estas la kunlaboranto de la reĝisoro.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  • Erdélyi Magyar Ki Kicsoda 2010.