Csengele [ĉengele] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Kistelek.

Blazono de Csengele

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste avaroj alvenis. La hungaroj fondis tie 2 vilaĝojn, poste alvenis ankaŭ kumanoj. La turkoj faris senhoma ilin, la kampoj iĝis nur paŝtejoj. Baldaŭe formiĝis farmoj. En 1890 lernejo, en 1909 stacidomo, en 1934 motora muelejo ekfunkciis. La vilaĝo naskiĝis en 1950. Preĝejo konstruiĝis en 2001.