Ne miskomprenu kun Cserehát!

Cserhát [ĉerha:t] estas montaro en Hungario, parto de la Norda Mezmontaro. Ĝi altiĝas en la norda-meza parto de Hungario, nordoriente de Budapeŝto. Ĝin limigas la Granda Hungara Ebenaĵo, la Börzsöny-montaro, la hungara-slovaka landlimo kaj la rivervalo de Zagyva. Ĝi areas 2400 km².

Cserhát

Ĝi estas malalta mezmontaro kun valaj basenoj, parte vulkandevenaj rokaĵoj. En ĝia konstruo dominas oligocen-miocenepokaj kaj panoniaj sablaj-argilaj sedimentaĵoj, kiujn kovras supramiocenaj lafo kaj tufo.

La plej alta pinto (652 m) estas la apud-danuba Naszály-monto.

La jara precipitaĵo estas 600 mm, la plej grava rivereto de la montaro estas Galga, kiu dividas la montaron je okcidenta kaj orienta partoj.

En la montaro kreskas kverkoj.

La etnografiaj vilaĝoj de la montaro (Hollókő, Buják) estas ŝatataj celoj de la turismo.