Csilla Hegedűs
Csilla Hegedűs [ĉila hegedUŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Csilla estas hungara karateisto, trejnisto.
Csilla Hegedűs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1978 (46-jaraĝa) en Oroszlány |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | karateisto |
Csilla Hegedűs[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1978 en Oroszlány.
Biografio redakti
Csilla Hegedűs frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1996. Ŝi akiris trejnistan licencon en instituto en 2004, post 4 jaroj trejnistan diplomon en fakultato de Universitato Semmelweis.
Sporta kariero redakti
Csilla Hegedűs komence estis karateisto en sia naskiĝurbo, inter 1993-2005 en ĉefurba sportklubo, pli poste ŝi fondis propran sportan klubon. Ŝi estis hungara ĉampiono plurfoje, krome ŝi estis en mondĉampionumo la unua en 1997. Same ekde 1997 ŝi estis ankaŭ arbitraciisto.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1034775 WikiData