Csokonyavisonta (ĉokonjaviŝonta) estas unuigita vilaĝo kaj banloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Barcs.

Csokonyavisonta
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7555
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 522  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 5′ N, 17° 27′ O (mapo)46.08098888888917.446069444444Koordinatoj: 46° 5′ N, 17° 27′ O (mapo) [+]
Areo 81,29 km² (8 129 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Csokonyavisonta (Hungario)
Csokonyavisonta (Hungario)
DEC
Csokonyavisonta
Csokonyavisonta
Situo de Csokonyavisonta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Csokonyavisonta [+]
vdr
Panoramo de Csokonyavisonta
Feriaj domoj de Csokonyavisonta

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Csokonyavisonta situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatono-Barcs. La lasta urbo troviĝas 16, Nagyatád 22, Kadarkút 27 km-ojn. La vilaĝo estas pli ol 7 km-ojn longa.

Historio redakti

Oni unuafoje mencias Erdőcsokonya-on en 1269, sed menciiĝas tiutempe ankaŭ apuda vilaĝo Somogyvisonta [ŝomodjviŝonta]. La unua komunumo senhomiĝis post la mezepoko pro la kontraŭturkaj bataloj. En la 19-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. Somogyvisonta kaj Erdőcsokonya unuiĝis en 1941. Oni esploris ĉirkaŭ la vilaĝo por nafto, sed trovis en 1942 akvon, donantan 76 celsiusan jodan kaj sulfuran kuracakvon, kiu forfluis senuzite dum la mondmilito. Poste, en la 1950-aj, 1960-aj jaroj oni rekonis oficile la akvon kuraca. Ekde tiam la vilaĝo kaj la kuracbanejo evoluis seninterrompe al preskaŭ baneja urbo. Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo, poŝto, kampadejo, restoracio.

 
Banejo de Csokonyavisonta

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Eksplodo en la banejo, en 2005 redakti

En 2005 okazis eksplodo en la kuracbabanejo, kie kolektiĝis metano en la kavaĵo, super la serviza tunelo. La kolektiĝantan gason eksplodigis iu, kiu volis ekfumi. Vundiĝis 4 homoj, unu grave. Dum la preskaŭ 60-jara funkcio tio estis la unua tia okazo.

Fontoj redakti

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.iranymagyarorszag.hu
  • w.vendegvaro.hu
  • w.csokonyavisonta.hu