Cualác estas unu el la 81 komunumoj de la meksika subŝtato Guerrero, kiu situas en la centra suda parto de Meksiko, ĉirkaŭ 400 km sudokcidente de la ĉefurbo Meksikurbo. La ĉefurbo de la komunumo estas Cualac. Cualác apartenas al la regiono La Montaña , kiu estas unu el la sep regionoj de la subŝtato Guerrero. La regiono "La Montaña" troviĝas en la orienta parto de la subŝtato. Krome dek-ok komunumoj apartenas al tiu regiono. Multaj komunumoj en tiu regiono apartenas al la plej malriĉaj komunumoj de Meksiko. Al Cualác apartenas entute 33 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 12024.

Cualác
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Guerrero
Kodo laŭ INEGI 12024
Demografio
Loĝantaro 6 816
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 17°44′N 98°40′U  /  17.733°N, 98.667°U / 17.733; -98.667 (Cualác) (mapo)
Alto 1 440 m
Areo 196,8 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Cualác en Guerrero (Meksiko)
Situo de Cualác en Guerrero (Meksiko)
DMS
Situo de Cualác en Guerrero
Situo de Cualác en Guerrero
Situo de Cualác en Guerrero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cualác Municipality [+]
vdr
Situo de la regiono La Montaña en Guerrero

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6816 loĝantojn. El tiuj estis 3184 viroj kaj 3632 virinoj. La komunumo havas surfacon de 196,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1440 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 900 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 32 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 5536 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1183 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 21,37 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

3506 de la loĝantoj de Cualác en la jaro 2000 aĝis pli ol 15 jaroj. El tiuj 1132 estis analfabetoj, do ne sciis legi kaj skribi. Tio signifas ke 32,29 % de la tuta loĝantaro (pli aĝa ol 15) ne sciis legi kaj skribi. Ĉe la virinoj estis 39,61 % (738 el 1863 virinoj), kiuj ne sciis legi kaj skribi kaj ĉe la viroj 23,98 (394 el 1643 viroj). Tio signifas ke konsiderinde pli da virinoj ne sciis legi kaj skribi ol la viroj.

El la 5536 loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 2000), 5106 apartenis al la katolika religio. 430 personoj apartenis al aliaj religioj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti