Cuba (Portugalio)

municipo en Portugalio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cuba (apartigilo).

Cuba [KUba] estas portugala urbo kaj municipo apartenanta al la Distrikto Beja, regiono Alentejo kaj municiparo Baixo Alentejo, kun ĉirkaŭ 3000 loĝantoj en la urbo mem.

Cuba
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7940
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 878  (2011) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 9′ N, 7° 53′ U (mapo)38.15-7.8833333333333Koordinatoj: 38° 9′ N, 7° 53′ U (mapo) [+]
Areo 172,09 km² (17 209 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Cuba (Portugalio)
Cuba (Portugalio)
DEC
Cuba
Cuba
Situo de Cuba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuba (Portugal) [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas sidejo de municipo kun 171,32 km² de areo kaj 4994 loĝantoj (2001), subdividita en 4 freguesías (submunicipoj). La municipo limas norde kun la municipo Portel, oriente kun Vidigueira, sude kun Beja kaj okcidente kun Ferreira do Alentejo kaj kun Alvito.

Freguesias redakti

La submunicipoj freguesias de Beja estas la jenaj:​

  • Cuba
  • Faro do Alentejo
  • Vila Alva
  • Vila Ruiva

Historio redakti

En la 1980-aj jaroj la urbestro estis pro ampleksa majoritato komunista, poste en la ŝanĝo de jarcento socialista; poste ili alternas.

 
Romia ponto en Vila Ruiva.

Estas hipotezoj pri tio ke Kristoforo Kolumbo naskiĝis en tiu ĉi municipo kaj poste li estus portanta la nomon Cuba kiam li alvenis al la insulo Kubo.

La bazo de la ekonomio dependis de la agrikulturo (ĉefe de cerealoj, sed ankaŭ de sunfloroj, kotono, lino, sojo, iom da olivarboj kaj vitejoj). En industrio elstaras nutrindustrio.