Cubavisión Internacional

Cubavisión Internacional estas kuba televidkanalo, kiu elsendas persatelito al la tuta mondo ekde Havano dum 24 horoj ĉiutage. Ĝi estas ŝtata televidkanalo kiu apartenas al la Kuba Instituto de Radio kaj Televido (ICRT en la hispana).

Cubavisión Internacional
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Landoj Kubo
Komenciĝo de elsendoj 1986
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 15-a de januaro 2024)

vdr

La televidkanalo elsendis unuafoje la 26-an de julio 1986 kun la celo "diskonigi al la mondon la realon pri Kubo, ĝia kulturo kaj socio"

En la nuntempo ĝiaj elsendoj spekteblas en pli ol 50 landoj de kvin kontinentoj (Ameriko, Eŭropo, Nord-Afriko, Azio kaj Oceanio) danke al reto de kvin satelitoj.

Ĉiuj programoj elsendataj de "Internacia Kubavido" estas produktaĵoj de la provinciaj kaj naciaj televidkanaloj krom la memproduktitaj de tiu kanalo. Ĝi inkluzivas humoron, amuziĝon, kuban muzikon, dokumentfilmojn, filmojn, novaĵojn kaj aliajn aferojn ĉiuj el Kubo.

Eksteraj ligiloj redakti