Cugnasco-Gerra

komunumo de Svislando

Cugnasco-Gerra estas komunumo de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2890 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Cugnasco-Gerra
Blazono de Cugnasco-Gerra
Blazono de Cugnasco-Gerra
Blazono de Cugnasco-Gerra
Strateto en Gugnasco
Strateto en Gugnasco
Strateto en Gugnasco
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Navegna
Koordinatoj  46° 10′ 30″ N 8° 55′ 8″ O / 46.17500 °N, 8.91889 °O / 46.17500; 8.91889 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 30″ N 8° 55′ 8″ O / 46.17500 °N, 8.91889 °O / 46.17500; 8.91889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2890
Areo 35,72 km²
Alteco 225 m super marnivelo
Poŝtkodo 6516 Cugnasco
6636 Gerra (Verzasca)
Komunumkodo 5138
Mapo de Cugnasco-Gerra
Mapo de Cugnasco-Gerra
Mapo de Cugnasco-Gerra

Geografio redakti

Cugnasco-Gerra konsistas el du neligitaj teritorioj, nome Gerra (Verzasca) sur alteco de 826 m s.m. en la valo de la rivero Verzasca kaj Gugnasco kun Gerra Piano en la Ebenaĵo de Magadino. Al Cugnasco apartenas krome la setlejoj Agarone, Boscioredo, Bosco, Brancadella, Massarescio, Medoscio, Moncucco, Pianrestello, kaj Sciarana. Tra Gerra (Verzasca) fluas la rivero Verzasca, tra la suda pinto de Cuganasco fluas la rivero Tiĉino. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 35,72 km², de kiuj 63,8% estas kovritaj de arbaro, 9,1% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumparto Gerra (Verzasca) limas en nordoriento al Frasco, en sudoriento al Lavertezzo, en sudokcidento al Brione (Verzasca), kaj en nordokcidento al Sonogno. La komunumparto Cugnasco limas en nordo al Vogorno, en nordnordoriento al Preonzo, en nordoriento al Monte Carasso, en oriento al Sementina, en sudoriento al Gudo, en sudsudoriento al Cadenazzo, en sudo al Locarno, en sudokcidento al la eksklavo Riazzino de la komunumo Lavertezzo, kaj en okcidento al Gordola.

Trafiko redakti

Tra Gugnasco pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13. Pere de buslinio de Belinzono al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En pieddistanco de la centro de Cugnasco situas krome la stacidomo de Riazzino. Gerra (Verzasca) situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo tra la Verzasca Valo al Sonogno. Pere de buslinio de Locarno al Sonogno la eksklavo Gerra (Verzasca) estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gugnasco datiĝas el la jaro 1374 kiel Cunyascho. [3]

La unua dokumenta mencio de Gugnasco datiĝas el la jaro 1387 kiel Giera. Ĝis 1742 Gerra apartenis al la paroĥo Brione.[4]

La komunumo Cugnasco-Gerra estis fondita kun efiko de la 20-a de aprilo 2008 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Verzasca kaj Gerra (Verzasca). Gerra (Verzasca antaŭ la kuniĝo konsistis el la vilaĝo Gerra en la Valo Verzasco kaj la eksklavo Gerra-Piano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti