Cukumogamio (japane, 付喪神 "spirito de naudek naŭ antaŭ") estas tipo de japana fantomo. Ĝi naskiĝas de iu ajn forĵetata aŭ detruata artefakto, kiu aĝas je cent jaroj. Iuj ajn aĵoj, de glavo ĝis ludilo, povas iĝi cukumogamioj. Oni rigardas ilin kiel supernaturajn estaĵojn, kaj ne kiel sorĉitajn objektojn.

Cukumogamioj dum Hyakki yakō

Priskribo redakti

La ŝajno de cukumogamio dependas de la aĵo, el kio ĝi originas, kaj de la maniero, kiel oni traktis ĝin . Tial, forĵetita ilo iĝos malbona spirito. Rompita poto aŭ eluzitaj ŝuoj fariĝos minacantaj estaĵoj kies fendo aŭ disŝiro similos denthavajn faŭkojn.

Male, respektitaj objektoj, kiel preĝa bidaro aŭ tea taso generos amikajn kaj nedanĝerajn cukumogamiojn.

Kvankam plejparto el la cukumogamioj estas nedanĝeraj, ili emas fari fiŝercojn, kaj foje venĝas sin kontraŭ tiuj, kiuj frakasis aŭ forĵetis ilin. Por eviti tian venĝon, oni praktikas en ŝintoaj sanktejoj iamanierajn "funebrajn ceremoniojn" por ne-plu-uzeblaj artikloj, kiuj tiam estas detruataj kaj entombigataj.

Tiaj ceremonioj estas nomataj Kujou. Plej konataj estas tiuj por la pupoj : Ningjou Kujou, kaj tiuj por la kudriloj : Hari Kujou.